La Mikscifona Knabino de Oz L. Frank Baum Ĉapitro 1 O1/4o kaj Onĉjo Nonĉjo "Kie estas la butero, Onĉjo Nonĉjo?" demandis O1/4o. Onĉjo rigardis tra la fenestro kaj karesis sian longan barbon. Poste li turnis sin al la Manĝtula knabo kaj kapneis. "Ne 'stas," diris li. "Ne estas butero? Domaĝe, Onĉjo. Do kie estas la konfita1/4o?" demandis O1/4o, starante sur tabureto por povi rigardi ĉiujn bretojn de la bretaro. Sed Onĉjo Nonĉjo denove kapneis. "Mankas," li diris. "Ankaŭ ne estas konfita1/4o? Nek kuko -- nek 1/4eleo -- nek pomoj -- nur pano?" "Nur," diris Onĉjo, denove karesante sian barbon dum li rigardis tra la fenestro. La knabeto alportis la tabureton kaj sidiĝis apud sia onklo, maĉante la sekan panon malrapide kaj ŝajne profunde pensante. "Nenio kreskas en nia ĝardeno escepte de la panarbo," li murmuris, "kaj restas nur du bulkoj sur tiu arbo; kaj ili ankoraŭ ne estas maturaj. Diru al mi, Onĉjo; kial ni estas tiel malriĉaj?" La maljuna Manĝtulo turnis sin kaj rigardis O1/4on. Li havis afablajn okulojn, sed jam de tiom longe li nek ridetas nek ridas ke la knabo jam forgesis ke Onĉjo Nonĉjo povas aspekti alia ol solena. Kaj Onĉjo neniam parolis pli da vortoj ol nepre necesis, do lia neveto, kiu loĝis sola kun li, lernis kompreni multon per unu vorto. "Kial ni estas tiel malriĉaj, Onĉjo?" ripetis la knabo. "Ne 'stas," diris la maljuna Manĝtulo. "Mi opinias ke jes," deklaris O1/4o. "Kion ni havas?" "Domon," diris Onĉjo Nonĉjo. "Mi scias, sed ĉiu en la Lando Oz havas loĝejon. Kion alian, Onĉjo?" "Panon." "Mi manĝas la lastan maturan bulkon. Jen, mi jam apartigis vian porcion, Onĉjo. Ĝi estas sur la tablo, kaj vi povos manĝi ĝin kiam vi malsatos. Sed kiam ĝi ne plu estos, kion ni manĝos, Onĉjo?" La maljunulo movetis sin en sia seĝo sed nur kapneis. "Kompreneble," diris O1/4o, kiu devis paroli ĉar lia onklo rifuzis, "neniu mortas pro malsano en la Lando Oz. Estas sufiĉe por ĉiuj, sciu; sed, se ĝi ne estas ĝuste kie oni hazarde estas, oni devas iri al kie ĝi estas." La maljuna Manĝtulo denove movetis sin kaj gapis al sia neveto kvazaŭ lin ĉagrenas la argumento. "Antaŭ la morgaŭa mateno," la knabo pludiris, "ni devos iri al loko kie estas manĝa1/4o, ĉar se ne, ni ege malsatiĝos kaj fariĝos tre malfeliĉaj." "Kie?" demandis Onĉjo. "Kien ni iru? Mi estas certa ke mi ne scias,," respondis O1/4o. "Sed certe vi scias, Onĉjo. Nepre vi veturis dum via vivo, ĉar vi estas tiom aĝa. Mi ne memoras tion, ĉar ekde kiam mi povas komenci memori, ni loĝas jam ĉi tie en ĉi tiu soleca ronda domo, kun malgranda ĝardeno malantaŭe kaj la dika arbaro ĉirkaŭanta nin. El la granda Lando Oz, kara Onĉjo, mi vidis nur tiun monton sude, kie oni diras ke loĝas la Martelkapuloj -- kiuj ne permesas ke iu preterpasu -- kaj tiun monton norde, kie oni diras ke neniu loĝas." "Unu," deklaris Onĉjo, korektante lin. "Ho, jes; unu familio loĝas tie, mi aŭdis. Temas pri la Kurbiĝinta Magiisto nomata D-ro Pipt, kaj lia edzino Margolote. Unu jaron vi rakontis al mi pri ili; mi kredas ke vi bezonis plenan jaron, Onĉjo, por diri kiom mi 1/4us diris pri la Kurbiĝinta Magiisto kaj lia edzino. Ili loĝas alte sur la monto, kaj la bona Manĝtula Lando, kie la fruktoj kaj floroj kreskas, estas aliflanke. Estas strange ke vi kaj mi loĝas ĉi tie tute solaj, en la mezo de la arbaro, ĉu ne?" "Prave," diris Onĉjo. "Do ni foriru kaj vizitu la Manĝtulan Landon kaj ĝian gajan bonnaturan loĝantaron. Mi volegas vidi ion krom arbaron, Onĉjo Nonĉjo." "Eta." "Nu, mi ne estas tiom eta kiom iam," respondis la knabo serioze. "Mi kredas ke mi povas marŝi tiom longe kaj tiom rapide tra la arbaro kiel vi mem, Onĉjo. Kaj nun, kiam nenio manĝebla kreskas en nia malantaŭa ĝardeno, ni devas iri al loko kie estas manĝa1/4o." Onĉjo Nonĉjo ne respondis dum kelka tempo. Poste li fermis la fenestron kaj turnis sian seĝon tiel ke ĝi frontis la ĉambron, ĉar la suno malsupreniradis malantaŭ la arbosuproj, kaj komencis malvarmiĝi. Post iom da tempo O1/4o ardigis la fajron kaj la ŝtipoj flamis libere en la larĝa kameno. Ili ambaŭ sidis en la fajrolumo dum longa tempo -- la maljuna blankbarba Manĝtulo kaj la knabeto. Ambaŭ pensadis. Kiam jam fariĝis tute senlume ekstere, O1/4o diris: "Manĝu vian panon, Onĉjo, kaj poste ni enlitiĝos." Sed Onĉjo Nonĉjo ne manĝis la panon; nek li tuj enlitiĝis. Longe post kiam lia neveto ekdormis en la angulo de la ĉambro la maljunulo sidis apud la fajro, pensante. Ĉapitro 2: La Kurbiĝinta Magiisto Ĉapitro 2 La Kurbiĝinta Magiisto Ĝuste je la matena krespusko Onĉjo Nonĉjo metis sian manon tenere sur la kapon de O1/4o kaj vekis lin. "Venu," li diris. O1/4o vestis sin. Li surportis bluajn silkajn ŝtrumpojn, bluan kuloton kun oraj bukoj, bluan krispan talion kaj jaketon brile bluan broditan per oro. Liaj ŝuoj estis el blua ledo kaj la piedpintoj suprenturniĝis pinte. Lia ĉapelo havis pintan supron kaj platan randon, kaj ĉirkaŭ la rando estis vico de etaj oraj sonoriloj kiuj sonoris kiam li moviĝis. Tio estis la indiĝena kostumo de la loĝantoj de la Manĝtula Lando Oz, do la vestoj de Onĉjo Nonĉjo estis tre similaj al tiuj de lia nevo. Anstataŭ ŝuojn, la maljunulo surportis botojn kun falditaj supra1/4oj kaj lia blua mantelo havis larĝajn manumojn el ora pasamento. La knabo rimarkis ke lia onklo ne manĝis la panon, kaj supozis ke la maljunulo ne estis malsata. Tamen O1/4o estis malsata; do li dividis la pecon de pano sur la tablo kaj manĝis sian duonon, englutante ĝin kun freŝa, friska akvo el la rivereto. Onĉjo metis la alian pecon de pano en la poŝon de sia jaketo, kaj post tio li denove diris, dum li elmarŝis tra la pordejo: "Venu". O1/4o sentis multan plezuron. Li ege enuis pro sola loĝado en la arbaro kaj volis veturadi kaj vidi homojn. Jam delonge li volis esplori la belan Landon Oz en kiu ili loĝis. Kiam ili estis ekstere, Onĉjo simple riglis la pordon kaj komencis promeni laŭ la pado. Neniu ĝenus ilian dometon, eĉ se iu venus tiom en la densan arbaron dum ili forestis. Ĉe la piedo de la monto kiu apartigis la Landon de la Manĝtuloj de la Lando de la Gilikuloj, la vojo dividiĝis. Unu vojo kondukis rekte maldekstren kaj la alia dekstren -- rekte supren laŭ la monto. Onĉjo Nonĉjo prenis tiun dekstran vojon kaj O1/4o sekvis sen demandi la kialon. Li sciis ke ĝi kondukos ilin al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto, kiun li ankoraŭ neniam vidis sed kiu estis ilia plej proksima najbaro. La tutan matenon ili pene supreniris la montan vojon kaj je la tagmezo Onĉjo kaj O1/4o sidiĝis sur falintan arbotrunkon kaj manĝis la lastan pecon de la pano kiun la maljuna Manĝulo antaŭe metis en sian poŝon. Post tio ili rekomencis kaj post du horoj ili ekvidis la domon de D-ro Pipt. Ĝi estis granda domo, ronda kiaj ĉiuj Manĝtulaj domoj, kaj farbita blua, kiu estas la distinganta koloro de la Manĝtula Lando de Oz. Ĉirkaŭis la domon bela ĝardeno, kie abunde kreskis bluaj arboj kaj bluaj floroj kaj unuloke estis bedoj de bluaj brasikoj, bluaj karotoj kaj blua laktuko, ĉiuj estis ege bongustaj. En la ĝardeno de D-ro Pipt kreskis bulketarboj, kukarboj, kremkuketarbustoj, bluaj butertasoj kiuj provizis bonegan bluan buteron, kaj vico de ĉokoladkaramelaj plantoj. Padoj el bluaj ŝtoneroj dividis la legomajn bedojn de la florbedoj kaj pli larĝa vojo kondukis al la antaŭa pordo. La loko estis en libera spaco sur la monto, sed nemalproksime estis la timiga arbaro kiu plene ĉirkaŭis ĝin. Onĉjo frapis sur la pordon de la domo kaj diketa plaĉvizaĝa virino, vestita tute per bluo, malfermis ĝin kaj salutis la vizitantojn per rideto. "Ha," diris O1/4o, "sendube vi estas Damo Margolote, la bona edzino de D-ro Pipt." "Jes, kara, kaj ĉiuj fremduloj estas bonvenaj ĉe mia domo." "Ĉu ni povas paroli kun la fama Magiisto, Sinjorino?" "Li estas multe okupata ĝuste nun," ŝi diris, dubeme skuante sian kapon nee. "Sed envenu kaj mi donu al vi manĝa1/4on, ĉar sendube vi longe veturis por atingi nian solecan lokon." "Jes," respondis O1/4o, dum li kaj Nonĉjo eniris la domon. "Mi venas de loko multe pli soleca ol ĉi tiu." "Pli soleca loko! Kaj en la Manĝtula Lando?" ŝi kriis. "Do nepre estas ie en la Blua Arbaro." "Tiel estas, bona Damo Margolote." "Nu!" ŝi diris, rigardante la viron "do sendube vi estas Onĉjo Nonĉjo, laŭnome la Silentulo." Poste ŝi rigardis la knabon. "Kaj sendube vi estas O1/4o la Misfortuna," ŝi pludiris. "Jes," diris Nonĉjo. "Mi tute ne sciis ke oni nomas min la Misfortuna," diris O1/4o, serioze; "sed certe ĝi estas taŭga nomo por mi." "Nu," komentis la virino, dum ŝi multe okupis sin en la ĉambro kaj pretigis la tablon kaj alportis manĝa1/4ojn el la ŝranko, "vi estis misfortuna loĝante tute sola en tiu senĝoja arbaro, kiu estas multe pli malbona ol la arbaro ĉi tie; sed eble via sorto ŝanĝiĝos, nun, ĉar vi estas for de tie. Se, dum via veturado, vi sukcesos perdi tiun "Mis" je la komenco de via nomo "Misfortuna", vi fariĝos O1/4o la Bonfortuna, kaj tio estos multe pli bona." "Kiel mi povos perdi tiun 'Mis', Damo Margolote?" "Mi ne scias, sed vi nepre memoru la aferon kaj eble vi trovos oportunon," ŝi respondis. Neniam antaŭe O1/4o manĝis egale bonan manĝon. Estis raguo, fume varmega, telero da bluaj pizoj, bovlo da dolĉa lakto delikate blukolora, kaj blua pudingo en kiu estis bluaj prunoj. Kiam la vizitantoj jam manĝis plensatige la virino diris al ili: "Ĉu vi volas paroli al D-ro Pipt negococele aŭ pordistre?" Nonĉjo kapneis. "Ni veturas," respondis O1/4o, "kaj ni haltis ĉe via domo nur por ripozi kaj refreŝigi nin. Mi ne opinias ke Onĉjo Nonĉjo multe volas renkonti la faman Kurbiĝintan Magiiston, sed mi mem tre deziras vidi tiel gravan personon." La virino aspektis pensoplena. "Mi memoras ke Onĉjo Nonĉjo kaj mia edzo iam estis bonaj amikoj, antaŭ multaj jaroj," ŝi diris, "do eble ili volonte renkontus unu la alian denove. La Magiisto estas multe okupata, kiel mi diris, sed se vi promesos ne ĝeni lin vi rajtos eniri lian laborejon kaj rigardi dum li preparos mirindan sorĉon." "Dankon," respondis la knabo, al kiu tio multe plaĉis. "Mi volonte faros tion." Ŝi gvidis ilin al granda kupolhava halo ĉe la malantaŭo de la domo, kiu estis la laborejo de la Magiisto. Vico de fenestroj ĉirkaŭis preskaŭ la tutan flankaron de la ronda ĉambro, kaj tio multe lumigis la lokon, kaj estis malantaŭa pordo aldone al tiu kiu kondukis al la antaŭa parto de la domo. Antaŭ la vico de fenestroj estis larĝa benko enkonstruita kaj krome estis kelkaj seĝoj kaj benkoj en la ĉambro. Ĉe unu fino staris granda kameno, en kiu blua ŝtipo bruladis per blua flamo, kaj super la fajro pendis kvar kaldronoj en vico, en ĉiuj vigle bobeladis kaj vaporadis. La Magiisto kirladis ĉiujn kvar kaldronojn samtempe, du per siaj manoj kaj du per siaj piedoj; al la piedo lignaj kuleregoj estis ligitaj, ĉar tiu viro estis tiom kurbiĝinta ke liaj kruroj estis utiligeblaj kiel brakoj. Onĉjo Nonĉjo antaŭenvenis por saluti sian malnovan amikon, sed ĉar li ne povis premi aŭ liajn manojn aŭ liajn piedojn, kiuj ests okupataj per kirlado, li karesfrapetis la kalvan kapon de la Magiisto kaj demandis: "Kio?" "Ha, la Silentulo," komentis D-ro Pipt, sen suprenrigardi, "kaj li volas scii kion mi faras. Nu, kiam ĝi estos finita ĉi tiu kombina1/4o estos la mirinda Pulvoro de Vivo, kion nur mi scias fari. Ŝutite sur ion ajn ĝi vivigas tion, ne grave kio ĝi estas. Mi bezonas plurajn jarojn por fari ĉi tiun magian Pulvoron, sed ĉimomente mi feliĉe povas diri ke ĝi estas preskaŭ finita. Sciu, mi faras ĝin por mia bona edzino Margolote, kiu volas uzi iom da ĝi por propra celo. Sidiĝu kaj komfortigu vin,Onĉjo Nonĉjo, kaj fininte mian taskon mi konversacios kun vi." "Sciu," diris Margolote, kiam ili ĉiuj kune sidis sur la larĝa fenestrobenko, "ke mia edzo malsaĝe fordonis la tutan Pulvoron de Vivo kiun li unue faris, al maljuna Mombi la Sorĉistino, kiu iam loĝis en la Lando de la Gilikuloj, norde de ĉi tie. Mombi donis al D-ro Pipt Pulvoron de Eterna Juneco interŝanĝe por lia Pulvoro de Vivo, sed ŝi fitrompis lin, ĉar la Pulvoro de Juneco estis senefika kaj tute ne magia." "Eble ankaŭ la Pulvoro de Vivo estis senefika," diris O1/4o. "Sed jes; ĝi estas perfekta," ŝi deklaris. "Ni provis la unuan prepara1/4on per nia Vitra Kato, kiu ne nur ekvivis sed ekde tiam plu vivas. Ŝi estas nun ie en la domo." "Vitra Kato?" kriis O1/4o,mirsurprizite. "Jes; ŝi estas tre plaĉa kompanino, sed ŝi admiras sin iom pli ol modesteco aprobas, kaj ŝi firme rifuzas kapti musojn," klarigis Margolote. "Mia edzo faris palruĝan cerbon por la kato, sed ĝi montriĝis tro altsocia kaj speciala por kato, kaj rezulte ŝi opinias ke estas nedigne kapti musojn. Ŝi ankaŭ havas belan sangeruĝan koron, sed ĝi estas el ŝtono -- rubio, mi kredas -- do estas iom malmola kaj sensenta. Mi kredas ke kiam la Magiisto faros novan Vitran Katon, li donos al ĝi nek cerbon nek koron, ĉar tiam ĝi ne malakceptos kapti musojn kaj eble montriĝos iom utila por ni." "Kion maljuna Mombi la Sorĉistino faris per la Pulvoro de Vivo kiun donis al ŝi via edzo?" demandis la knabo. "Ŝi vivigis Joĉjon Kukurbokapon, unue," estis la respondo. Mi supozas ke vi aŭdis pri Joĉjo Kukurbokapo. Li nun loĝas proksime al la Smeralda Urbo kaj estas tre amata de la Princino Ozma, kiu regas la tutan landon Oz. "Ne, mi ne aŭdis pri li," komentis O1/4o. "Mi timas ke mi ne scias multon pri la Lando Oz. Komprenu, mi loĝis dum mia tuta vivo kun Onĉjo Nonĉjo, la Silentulo, kaj neniu apudestis por informi min pri io ajn." "Parte pro tio vi estas O1/4o la Misfortuna," diris la virino, per simpatia tono. "Ju pli oni scias, des pli oni estas bonfortuna, ĉar scio estas la plej granda valoro en la vivo." "Sed diru al mi, mi petas, kion vi intencas fari per ĉi tiu nova kvanto da Pulvoro de Vivo, kiun faras D-ro Pipt. Li diris ke lia edzino volas ĝin por speciala celo.: "Tiel estas," ŝi respondis, "mi volas ke ĝi vivigu mian Miksĉifonan Knabinon." "Ho! Miksĉifona Knabino? Kio estas tio?" O1/4o demandis, ĉar tio ŝajnis eĉ pli stranga kaj nekutima ol Vitra Kato. "Mi opinias ke mi devos montri al vi mian Miksĉifonan Knabinon," diris Margolote, ridante pro la mirsurprizo de la knabo, "ĉar estas iomete malfacile ekspliki ŝin. Sed unue mi diru al vi ke jam de multaj jaroj mi volegas servistinon kiu helpos min prizorgi la domon kaj kuiri la manĝojn kaj lavi la telerojn. Neniu servistino volas veni ĉi tien ĉar la loko estas tre soleca kaj fora, do mia lerta edzo, la Kurbiĝinta Magiisto, proponis ke mi faru knabinon el ia ŝtofo kaj li vivigos ŝin ŝutante sur ŝin la Pulvoron de Vivo. Tio ŝajnis al mi bonega propono kaj tuj D-ro Pipt ekkomencis prepari novan kvanton da sia magia pulvoro. Li de tre longa tempo preparas ĝin, do mi havis multan tempon por fari la knabinon. Tamen tiu tasko ne estis tiel facile kiel eble vi supozas. Unue mi ne povis elpensi per kia ŝtofo fari ŝin, sed fine, priserĉante grandan keston mi trovis malnovan miksĉifonan kovrilon, kiun iam faris mia avino kiam ŝi estis juna." "Kio estas miksĉifona kovrilo?" demandis O1/4o. "Litkovrilo farita el ĉifonoj diversspecaj kaj diverskoloraj, ĉiuj zorge kunkudritaj. La ĉifonoj estas ĉiaformaj kaj -dimensiaj, do miksĉifona kovrilo estas tre bela vida1/4o. Kelkfoje oni nomas ĝin 'frenez-kovrilo', ĉar la ĉifonoj kaj koloroj estas tiel miksitaj. Ni neniam uzis la buntan miksĉifonan kovrilon de mia avino, malgraŭ ĝia beleco, ĉar ni la Manĝtuloj ne amas aliajn kolorojn ol bluon, do ĝi restis pakita en la kesto dum ĉirkaŭ cent jaroj. Kiam mi trovis ĝin, mi diris al mi ke ĝi estos tre bona ŝtofo por mia servistino, ĉar kiam ŝi ekvivos ŝi ne estos tiel fiera nek aroganta kiel la Vitra Kato, ĉar tia aĉa kolormikso malinstigus ŝin provi esti tiom digna kiom la bluaj Manĝtuloj." "Ĉu bluo, do, estas la sola respektinda koloro?" demandis O1/4o. "Jes, laŭ Manĝtulo. Nia tuta lando estas blua, sciu. Sed en aliaj partoj de Oz la homoj preferas aliajn kolorojn. En la Smeralda Urbo, kie loĝas nia Princino Ozma, verdo estas la preferata koloro. Sed ĉiuj Manĝtuloj preferas bluon pli ol ĉiun alian kaj kiam mia domservistino ekvivos ŝi trovos sin konsistanta el tiom da nepopularaj koloroj ke ŝi neniam kuraĝos esti ribelema aŭ neĝentila, kiaj kelkfoje estas servistinoj kiam ili konsistas el la sama materialo kiel siaj mastrinoj." Onĉjo Nonĉjo kapjesis aprobe. "Bona ideo," li diris; kaj tio estis longa parolo por Onĉjo Nonĉjo ĉar ĝi enhavis du vortojn. "Do mi distranĉis la kovrilon," daŭrigis Margolote, "kaj el ĝi mi faris tre bonforman knabinon, kiun mi plenigis per katunaj pecoj. Mi montros al vi kiel bone mi faris ŝin," kaj ŝi iris al alta ŝranko kaj 1/4etmalfermis la pordojn. Ŝi revenis premtenante en siaj brakoj la Miksĉifonan Knabinon, kiun ŝi sidigis sur la benkon kaj apogis por ke la figuro ne falu. Ĉapitro 3: La Miksĉifona Knabino Ĉapitro 3 La Miksĉifona Knabino O1/4o ekzamenis tiun kuriozan fara1/4on mirante. La Miksĉifona Knabino estis pli alta ol li, kiam ŝi staris rekte, kaj ŝia korpo estis dika kaj ronda ĉar ĝi estis tiel zorge plenigita per katuno. Margolote unue faris la formon de la knabino el la miksĉifona kovrilo kaj poste ŝi vestis ĝin per miksĉifonaj jupo kaj antaŭvesto en kiu estis poŝoj -- uzante por ĉio la saman gajan ŝtofon. Sur la piedojn ŝi kudris paron da ruĝaj ledaj ŝuoj kun pintoj. Ĉiuj fingroj de la manoj de la knabino estis zorge formitaj kaj plenigitaj kaj kudritaj ĉe la randoj, kun oraj plata1/4oj ĉe la finoj por servi kiel fingrungoj. "Ŝi devos labori, kiam ŝi ekvivos," diris Margolote. La kapo de la Miksĉifona Knabino estis la plej kurioza parto de ŝi. Dum ŝi atendis ke ŝia edzo finu prepari sian Pulvoron de Vivo la virino trovis multan tempon por kompletigi la kapon laŭ sia bontrovo, kaj ŝi komprenis ke la kapo de bona servistino devas esti konvene konstruita. La haroj estis el brunaj fadenoj kaj pendis sur ŝia kolo laŭ pluraj zorge faritaj plekta1/4oj. Ŝiaj okuloj estis du arĝentaj ŝelkobutonoj kiujn Margolote tondis de malnova pantalono de la Magiisto, kaj ili estis alkudritaj per nigraj fadenoj, kiuj estis la pupiloj de la okuloj. Margolote estis malcerta pri la oreloj dum longa tempo, ĉar ili estis gravaj por ke la servistino povu klare aŭdi, sed fine ŝi faris ilin el maldikaj platoj de oro kaj surligis ilin per kudrado tra etaj truoj boritaj en la metalon. Oro estas la plej kutima metalo en la Lando Oz kaj ĝi estas uzata por multaj celoj ĉar ĝi estas mola kaj manipulebla. La virino tondis fendeton kiu estu la buŝo de la Miksĉifona Knabino kaj kudris du vicojn de blankaj perloj en ĝin kiel dentojn, uzante strion de skarlata pluŝo kiel langon. Tiun buŝon O1/4o opiniis tre artisma kaj vivsimila, kaj al Margolote plaĉis kiam la knabo laŭdis ĝin. Estis preskaŭ tro multaj ĉifonaj flika1/4oj sur la vizaĝo de la knabino, tiel ke ŝi ne estis verdire bela, ĉar unu vango estis flava kaj la alia ruĝa, ŝia mentono blua, ŝia frunto purpura kaj la centro, kie ŝia nazo estis formita kaj plenigita, brile flava. "Vi devus esti farinta ŝian tutan vizaĝon palruĝa," sugestis la knabo. "Mi supozas ke jes; sed mi ne havis palruĝan ŝtofon," respondis la virino. "Tamen, mi opinias ke ne multe gravas, ĉar mi volas ke mia Miksĉifona Knabino estu utila, ne ornama. Se mi enuos pro la aspekto de ŝia malpala vizaĝo mi povos blankigi ĝin." "Ĉu ŝi havas cerbon?" demandis O1/4o. "Ne, mi tute forgesis cerbon!" kriis la virino. "Mi ĝojas ke vi memorigis min pri ĝi, ĉar tute ne estas tro malfrue por enmeti ĝin. Ĝis ŝi estos vivigita mi povas fari kion ajn mi deziras rilate al ĉi tiu knabino. Sed mi devas zorgi ne doni al ŝi tro potencan cerbon, ŝi devas havi tian kia estas konvena por ŝia pozicio en la vivo. Alivorte, ŝia cerbo devas esti ne tre bona." "Eraro," diris Onĉjo Nonĉjo. "Ne; mi certas ke mi pravas pri tio," respondis la virino. "Li volas diri," klarigis O1/4o, "ke krom se via servistino havos bonan cerbon ŝi ne scios ĝuste obei vin, nek fari la taskojn kiujn vi petos de ŝi." "Nu, eble tio estas vera," akordis Margolote; "sed, male, servistino kun troa cerbo nepre fariĝus sendependa kaj aroganta kaj opinius sin tro bona por sia laboro. Mia tasko estas tre delikata, kiel mi diris, kaj mi devas zorge doni al la knabino ĝuste la necesan kvanton da ĝustaspecaj cerba1/4oj. Mi volas ke ŝi sciu ĝuste sufiĉe, sed ne tro." Dirinte tion ŝi iris al alia ŝranko kiu estis plena de bretoj. Ĉiuj ŝrankoj surhavis vicojn de bluaj vitraj boteloj, zorge etiketitaj de la Magiisto por montri kio estas en ili. Unu tuta breto estis signita: "Cerbomebloj", kaj la boteloj sur tiu breto estis etiketitaj ĉi tiel: "Obeemo", "Lerteco", "Sagaco", "Kuraĝo", "Eltrovemo", "Amikemo", "Lernemo", "Veremo", "Poeziemo", "Sendependeco". "Mi konsideru," diris Margolote; "el tiuj kvalitoj ŝi devas unualoke havi 'Obeemon'," kaj ŝi deprenis la botelon sur kiu estis tiu etiketo kaj verŝis el ĝi sur pladon plurajn grajnojn de la enhavo. " 'Amikemo' estas ankaŭ bona kaj 'Veremo'." Ŝi verŝis en la pladon iom el ĉiu el tiuj boteloj. "Mi kredas ke tio sufiĉos," ŝi pludiris, "ĉar la aliaj kvalitoj ne estas bezonaj en servistino." Onĉjo Nonĉjo, kiu kun O1/4o staris apud ŝi, tuŝis la botelon signitan "Lerteco". "Iom," diris li. "Iom da 'Lerteco'? Nu, eble vi pravas, sinjoro," diris ŝi, kaj ŝi estis tuj prenonta la botelon kiam la Kurbiĝinta Magiisto subite vokis al ŝi ekscitite de la kameno. "Rapide, Margolote! Venu helpi min!" Ŝi tuj kuris al la flanko de sia edzo kaj helpis lin levi la kvar kaldronojn de la fajro. Ilia enhavo jam forbolis, lasante sur la fundo de ĉiu kaldrono kelkajn grajnojn de fajna blanka pulvoro. Tre zorge la Magiisto elprenis tiun pulvoron, kunmetis la tuton en oran pladon, en kiu li miksis ĝin per ora kulero. Kiam la miksa1/4o estis kompleta estis apenaŭ manpleno, ensume. "Tio," diris D-ro Pipt, per tono de plezuro kaj triumfo, "estas la mirinda Pulvoro de Vivo, kiun nur mi en la mondo scias fari. Mi bezonis preskaŭ ses jarojn por prepari tiujn valoregajn grajnojn da polvo, sed la amaseto sur tiu plado valoras la prezon de regno kaj multaj reĝoj donus ĉion por posedi ĝin. Kiam ĝi estos frida mi metos ĝin en boteleton; sed intertempe mi devas zorge gardi ĝin, por ke venteto ne forblovu aŭ disigu ĝin." Onĉjo Nonĉjo, Margolote kaj la Magiisto ĉiuj staris rigardante la eksterordinaran Pulvoron, sed O1/4on pli interesis ĝuste tiam la cerbo de la Miksĉifona Knabino. Opiniante ke estas kaj maljuste kaj malafable forteni de ŝi oportunajn bonajn kvalitojn, la knabo prenis ĉiun botelon sur la breto kaj verŝis iom de la enhavo en la pladon de Margolote. Neniu vidis lin fari tion, ĉar ĉiuj rigardadis la Pulvoron de Vivo, sed baldaŭ la virino memoris kion ŝi faradis, kaj revenis al la ŝranko. "Mi pensu," ŝi komentis; "mi intencis doni al mia knabino iom da 'Lerteco', kiun la Doktoro uzas anstataŭ 'Inteligenton' -- ĉar li ankoraŭ ne lernis fabriki tiun kvaliton." Preninte la botelon da "Lerteco" ŝi aldonis iom de la pulvoro al la amaso sur la plado. O1/4o iomete maltrankviliĝis pro tio, ĉar li jam metis abundan 'Lerteco'-pulvoron en la pladon; sed li ne kuraĝis haltigi ŝin do li komfortigis sin per la penso ke oni ne povas havi tro la lerteco. Margolote nun portis la pladon da cerbo al la benko. Disŝirinte la kunkudron de la flika1/4o sur la frunto de la knabino, ŝi metis la pulvoron en la kapon kaj poste rekudris la ŝiron por ke la fliko estu tiel zorge farita kaj fortika kiel antaŭe. "Mia knabino estas tute preta por via Pulvoro de Vivo, mia kara," ŝi diris al sia edzo. Sed la Magiisto respondis: "Ĉi tiu pulvoro nepre ne estu uzita antaŭ la morgaŭa mateno, sed mi kredas ke ĝi nun estas sufiĉe frida por enboteliĝi." Li elektis malgrandan oran botelon kies supro estis piproskatoleto, por ke oni povu ŝuti la pulvoron sur objektojn tra la malgrandaj truoj. Tre zorge li metis la Pulvoron de Vivo en la oran botelon kaj poste ŝlosis ĝin en tirkeston de sia ŝranko. "Fine," diris li, kunfrotante gaje siajn manojn, "mi havas multan libertempon por bona konversacio kun mia malnova amiko Onĉjo Nonĉjo. Do ni komforte sidiĝu kaj distru nin. Kirlinte tiujn kvar kaldronojn dum ses jaroj mi ĝojas havi iom da ripozo." "Plejparte vi mem devos paroli," diris O1/4o, "ĉar oni nomas Onĉjon la Silentulo kaj li uzas malmultajn vortojn." "Mi scias; sed pro tio via onklo estas ege agrabla kunulo kaj kunklaĉulo," deklaris D-ro Pipt. "La plej multaj personoj tro parolas, do estas ripozige trovi homon kiu tro malmulte parolas." O1/4o rigardis la Magiiston kun multaj respekto kaj scivolemo. "Ĉu ne ĉagrenas vin ke vi estas tiom kurbiĝinta?" li demandis. "Ne; mi tre fieras pri mi," estis la respondo. "Mi supozas ke mi estas la sola Kurbiĝinta Magiisto en la tuta mondo. Oni akuzas ke kelkaj aliaj estas kurbaj1 sed mi estas la sola aŭtentika." 1 Vortludo en la Angla: "kurba" signifas kaj "kurbiĝinta" kaj "malhonesta". Li vere estis tre kurbiĝinta kaj O1/4o demandis al si kiel li povas fari tiom da agoj per tiel tordita korpo. Kiam li sidiĝis sur kurbigitan seĝon kiu estis farita speciale por li, unu genuo estos sub lia mentono kaj la alia proksime al la kurba1/4o de lia dorso; sed li estis gajema homo kaj lia vizaĝo havis plaĉan kaj agrablan esprimon. "Oni ne permesas ke mi magiadu, krom por min mem distri," li informis siajn vizitantojn, dum li flamigis pipon kun kurbiĝinta fusto kaj komencis fumi. "Tro da homoj magiadis en la Lando Oz, do nia bela Princino Ozma ĉesigis tion. Mi kredas ke ŝi plene pravis. Estis pluraj fiaj Sorĉistinoj kiuj kaŭzis multajn ĝenojn; sed nun estas ĉiuj ĉesintaj kaj nur la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, rajtas uzi siajn magiajn artojn, kiuj neniam damaĝas. La Sorĉisto de Oz, kiu iam estis ĉarlatano kaj tute ne sciis magii, studas lecionojn de Glinda, kaj oni diras ke li fariĝas sufiĉe bona Sorĉisto; sed li estas nur asistanto de la granda Sorĉistino. Mi rajtas fari servistinon por mia edzino, sciu, aŭ Vitran Katon por kapti niajn musojn -- kion ŝi rifuzas fari -- sed oni malpermesas ke mi faru magion por aliaj, aŭ profesie uzu ĝin." "Sendube magio estas tre interesa studtemo," diris O1/4o. "Nepre jes," asertis la Magiisto. "Dum mia vivo mi faris kelkajn magiajn agojn kiuj egalas la lertecon de Glinda la Bona. Ekzemple, la Pulvoro de Vivo, kaj mia Ŝtoniga Likva1/4o, kiu estas en tiu botelo sur la tiea breto -- super la fenestro." "Kion faras la Ŝtoniga Likva1/4o?" demandis la knabo. "Ŝanĝas ĉion kion ĝi tuŝas en solidan marmoron. Mi mem inventis ĝin, kaj mi trovas ĝin tre utila. Foje du el tiuj aĉaj Kolizuloj, kun korpoj kiaj de ursoj kaj kapoj kiaj de tigroj, venis ĉi tien el la arbaro por ataki nin; sed mi ŝutis iom da tiu Likva1/4o sur ilin kaj tuj ili marmoriĝis. Mi nun uzas ilin kiel ornamajn statuojn en mia ĝardeno. Ĉi tiu tablo aspektas al vi ligna, kaj iam ĝi vere estis ligna; sed mi ŝutis kelkajn gutojn de la Ŝtoniga Likva1/4o sur ĝin kaj nun ĝi estas marmora. Ĝi neniam rompiĝos nek triviĝos." "Bone!" diris Onĉjo Nonĉjo, skuante sian kapon kaj palpante sian longan grizan barbon. "Ve; kiom babilema vi fariĝas, Onĉjo," komentis la Magiisto, al kiu plaĉis la komplimento. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis gratado ĉe la malantaŭa pordo kaj akra voĉo kriis: "Enlasu min! Rapidu tuj! Enlasu min!" Margotot stariĝis kaj iris al la pordo. "Do agu kiel bona kato," ŝi diris. "Mi-i-aŭ-ŭ-ŭ! Jen; ĉu tion akceptas via reĝa moŝto?" demandis la voĉo, per malestima tono. "Jes; jen ĝusta katparolado," deklaris la virino, kaj ŝi malfermis la pordon. Tuj kato eniris, paŝis al la centro de la ĉambro kaj ekhaltis vidante la nekonatojn. O1/4o kaj Onĉjo Nonĉjo ambaŭ gapis ĝin per larĝe malfermitaj okuloj, ĉar certe neniu tia kurioza besto iam antaŭe ekzistis -- eĉ en la Lando Oz. Ĉapitro 4: La Vitra Kato Ĉapitro 4 La Vitra Kato La kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. En la supro de ĝia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palruĝaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj ĝi havis voston el ŝpinita vitro kiu estis vere bela. "Nu, D-ro Pipt, ĉu vi intencas interkonigi nin, aŭ ne?" postulis la kato, per tono de ĉagreniĝo. "Ŝajnas al mi ke vi forgesas esti ĝentila." "Pardonu min," respondis la magiisto. "Jen Onĉjo Nonĉjo , praido de la iamaj reĝoj de la Manĝtuloj, antaŭ ol ĉi tiu lando fariĝis parto de la Lando Oz." "Liaj haroj bezonas tondiĝi," komentis la Kato, lavante sian vizaĝon. "Vere," respondis Onĉjo, kun nelaŭta rido pro amuziĝo. "Sed li loĝas sola en la koro de la arbaro jam de multaj jaroj," la Magiisto eksplikis; "kaj, kvankam tiu estas barbara lando, ne estas barbiroj tie." "Kiu estas la nano?" demandis la kato. "Tiu ne estas nano, li estas knabo," respondis la Magiisto. "Antaŭ nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda ĉar li estas juna. Dum postaj jaroj li grandiĝos kaj fariĝos egale alta kiel Onĉjo Nonĉjo ." "Ho. Ĉu pro magio?" la vitra besto demandis. "Jes; sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga ol ĉiu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin, kaj vivigis vin; kaj ĝi ne bone faris tion, ĉar vi estas senutila kaj ĝenas min; sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ĉiam restos same granda -- kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato, kun palruĝa cerbo kaj malmola rubia koro." "Neniu povas bedaŭri pli ol mi ke vi faris min," asertis la kato, kaŭrante sur la planko kaj malrapide skuante sian ŝpinvitran voston de flanko al flanko. "Via mondo estas tre seninteresa loko. Mi vagis tra viaj ĝardenoj kaj en la arbaro ĝis enuiĝi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min." "Estas ĉar mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn ni mem posedas -- kaj multe tro bonan por kato," respondis D-ro Pipt. "Do ĉu vi bonvolos elpreni ĝin, kaj anstataŭigi ĝin per ŝtoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta vivstato?" demandis la kato, pledante. "Eble jes, mi provos, viviginte la Miksĉifonan Knabinon," li diris. La kato paŝis al la benko sur kiu kuŝis la Miksĉifona Knabino kaj rigardis ŝin atente. "Ĉu vi intencas vivigi tiun aĉa1/4on?" ŝi demandis. La Magiisto kapjesis. "Ĝi estas intencita kiel la servistino de mia edzino," li diris. "Kiam ŝi vivos ŝi faros niajn laborojn por ni kaj prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu ŝin, Fuŝinjo, kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la Miksĉifonan Knabinon." "Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian ĉifonera1/4aron negrave kio okazus." "Se ne, okazos pli da kolera1/4aro ol vi deziros," kriis Margolote, kolere. "Kial vi ne faris ŝin belaspekta?" demandis la kato. "Vi faris min bela -- vere tre bela -- kaj mi amas rigardi miajn palruĝajn cerberojn ruliĝadi dum ĝi funkcias, kaj vidi mian karegan ruĝan koron batadi." Ŝi iris al longa spegulo, dirante tion, kaj staris antaŭ ĝi, rigardante sin tre fiermaniere. "Sed tiu kompatinda flika1/4o malamos sin, kiam ŝi vivos," daŭrigis la kato. "Se mi estus vi, mi uzus ŝin kiel purigilon, kaj farus alian, pli belan servistinon." "Vi havas perversan guston," riproĉis Margolote, kiun tre ĉagrenis tiu honesta kritiko. "Mi opinias ke la Miksĉifona Knabino estas bela, konsiderante el kio ŝi estas farita. Eĉ la ĉielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke la ĉielarko estas bela1/4o." La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko. "Kiel vi volas," ŝi diris. "Mi nur kompatas la Miksĉifonan Knabinon." O1/4o kaj Onĉjo Nonĉjo dormis tiunokte en la domo de la Magiisto, kaj la knabo volonte restis ĉar li fervore volis vidi la Miksĉifonan Knabinon viviĝi. La Vitra Kato ankaŭ estis miriga besto laŭ malgranda O1/4o, kiu antaŭ tiam neniam vidis aŭ konis ion magian, kvankam li loĝis en la Felando Oz ekde sia naskiĝo. Fore en la arbaro neniam okazis io nekutima. Onĉjo Nonĉjo, kiu povus esti Reĝo de la Manĝtuloj, se lia popolo ne unuiĝus kun ĉiuj aliaj landoj de Oz per agnosko ke Ozma estas ilia sola reganto, retiris sin en tiun forgesitan niĉon en la arbaro kun sia beba nevo kaj ili loĝis tute solaj tie. Se nur la neglektita ĝardeno ne malsukcesus kreskigi manĝa1/4ojn por ili, ili ĉiam loĝus en la soleca Blua Arbaro; sed nun ili komencis miksiĝi kun aliaj homoj, kaj la unua loko al kiu ili venis montriĝis tiom interesa ke O1/4o apenaŭ povis eĉ dormeti dum la tuta nokto. Margolote estis bonega kuiristo kaj donis al ili tre bonan matenmanĝon. Dum ili ĉiuj okupis sin manĝante la bonulino diris: "Ĉi tiu estas la lasta manĝo kiun mi devos kuiri dumlonge, ĉar Dr-o Pipt promesis ke tuj post la matenmanĝo li vivigos mian novan servistinon. Mi lasos ŝin lavi la matenmanĝajn telerojn kaj elbrosi kaj senpolvigi la domon. Kiel senstreĉige estos!" "Certe ja liberigos vin de multa laboraĉo," diris la Magiisto. "Flanke, Margolote, mi kredis vidi vin preni iom da cerba1/4o el la ŝranko, dum mi okupis min pri la kaldronoj. Kiajn kvalitojn vi donis al via nova servistino?" "Nur kiajn bezonas humila servistino," ŝi respondis. "Mi ne volas ke ŝi sentu sin inda je pli bona vivstato, kiel la Vitra Kato. Tio malkontentigus kaj malfeliĉigus ŝin, ĉar kompreneble ŝi devos ĉiam esti servistino." O1/4o iom maltrankviliĝis aŭskultante tion, kaj la knabo komencis timi ke li misagis kiam li aldonis ĉiujn tiujn diversajn kvalitojn de cerba1/4oj al la amaso kiun preparis Margolote por la servisto. Sed estis nun tro malfrue por bedaŭro, ĉar la cerbera1/4o estis jam sekure enkudrita en la kapo de la Miksĉifona Knabino. Li eble konfesus kion li faris kaj tiel ebligus ke Margolote kaj ŝia edzo ŝanĝu la cerba1/4on, sed li timis kolerigi ilin. Li kredis ke Onĉjo vidis lin aldoni al la cerba1/4o, kaj Onĉjo ne diris eĉ unu vorton kontraŭan; sed, tamen, Onĉjo neniam diris vorton krom se estis nepre necese. Tuj kiam la matenmanĝo finiĝis ili ĉiuj eniris la grandan laborejon de la Magiisto, kie la Vitra Kato kuŝis antaŭ la spegulo kaj la Miksĉifona Knabino kuŝis malrigide kaj senvive sur la benko. "Nu, do," diris D-ro Pipt, viglatone, "ni faros unu el la plej grandaj magia1/4oj eblaj por homo, eĉ en ĉi tiu eksterordinara Lando Oz. En neniu alia lando ĝi estus eĉ farebla. Mi opinias ke ni havu iom da muziko dum la Miksĉifona Knabino viviĝos. Estas plaĉe pensi ke la unuaj sonoj aŭdotaj de ŝiaj oraj oreloj estos bongustega muziko." Dum li parolis li iris al fonografo, kiu estis fiksita per ŝraŭboj al malgranda tablo, kaj streĉis la risorton de la instrumento kaj ĝustigis la grandan oran kornon. "La muziko kiun kutime aŭdos mia servistino," komentis Margolote, "estos miaj ordonoj labori. Sed mi opinias ke ne damaĝos se ŝi aŭskultos tiun nevidatan bandon dum ŝi vekiĝos por unuafoje koni la vivon. Miaj ordonoj superfortos la bandon, poste." La fonografo nun ludis vigligan marŝmelodion kaj la Magiisto malŝlosis sian ŝrankon kaj elprenis la oran botelon en kiu estis la Pulvoro de Vivo. Ili ĉiuj klinis sin super la benko sur kiu ripozis la Miksĉifona Knabino. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote staris malantaŭe, proksime al la fenestroj, O1/4o unuflanke kaj la Magiisto antaŭe, kie li havos liberan spacon por ŝuti la pulvoron. Ankaŭ la Vitra Kato proksimiĝis, volante rigardi la gravan scenon. "Tute pretaj?" demandis D-ro Pipt. "Tute pretaj," respondis lia edzino. Do la Magiisto klinis sin kaj ŝutis el la botelo kelkajn grajnojn de la mirinda Pulvoro, kaj ili falis rekte sur la kapon kaj brakojn de la Miksĉifona Knabino. Ĉapitro 5: Terura Akcidento Ĉapitro 5 Terura Akcidento "Ĉi tiu pulvoro bezonos kelkajn minutojn por fari sian efikon," komentis la Magiisto, ŝutante ĝin sur ĉiun parton de la korpo tre zorge. Sed subite la Miksĉifona Knabino etendis unu brakon, kiu batis la botelon da pulvoro el la mano de la kurbiĝinto kaj 1/4etis ĝin trans la ĉambron. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote estis tiom alarmitaj ke ili ambaŭ malantaŭen saltis kaj kunfrapiĝis, kaj la kapo de Onĉjo skuis la breton super ili kaj renversis la botelon en kiu estis la Ŝtoniga Likva1/4o. La Magiisto tiom sovaĝe kriis ke O1/4o forsaltis kaj la Miksĉifona Knabino saltis post li kaj terurite metis ĉirkaŭ lin siajn ŝtofoplenajn brakojn. La Vitra Kato minace blekis kaj kaŝis sin sub la tablo, kaj tial kiam la potenca Ŝtoniga Likva1/4o elverŝiĝis ĝi falis nur sur la edzinon de la Magiisto kaj la onklon de O1/4o. La sorĉo tuj efikis je ili. Ili ekstaris senmove kaj rigide kiel marmoraj statuoj, en precize la samaj pozicioj kiel kiam la Likva1/4o trafis ilin. O1/4o forpuŝis la Miksĉifonan Knabinon kaj kuris al Onĉjo Nonĉjo, plena de terura timo pri la sola amiko kaj protektanto kiun li konis. Kiam li prenis la manon de Onĉjo ĝi estis frida kaj malmola. Eĉ la longa griza barbo estis solide marmora. La Kurbiĝinta Magiisto ĉirkaŭsaltadis en la ĉembro pro freneza malespero, petegante sian edzinon pardoni lin, paroli al li, reviviĝi! La Miksĉifona Knabino rapide perdis sian timon, ŝi nun pliproksimiĝis kaj rigardis de unu al la alia de la homoj tre interesate. Poste ŝi rigardis sin kaj ridis. Rimarkinte la spegulon, ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj ekzamenis sian eksterordinaran aspekton miregante -- siajn butonokulojn, perlabidajn dentojn kaj elstaran nazon. Poste, parolante al sia reflekto en la spegulo, ŝi ekdiris: Ho, jen vere puca dam'! Hontigus farbojn tia fam'. Brale-brile, frale-frile! Saluton vi, Fr-in' Kia-nam?" Ŝi riverencis, kaj la reflekto riverencis. Poste ŝi denove ridis, longe kaj gaje, kaj la Vitra Kato rampis el sub la tablo kaj diris: "Ne mirige ke vi ridas pro vi. Vi ja estas aĉaspekta!" "Aĉaspekta?" ŝi respondis. "Ho, al mi ege plaĉas. Mi estas Originalo, bonvolu scii, kaj tial nekomparebla. El ĉiuj komikaj, absurdaj, maloftaj, kaj amuzaj uloj en la mondo, mi nepre estas la plej stranga. Kiu alia ol kompatinda Margolote sukcesus inventi tiel nekredeblan ulon kia mi? Sed mi ĝojas -- mi ĝojegas -- ke mi estas precize kio mi estas, kaj nenio alia." "Silentu, bonvolu!" kriis la senespera Magiisto; "silentu por ke mi povu pensi! Se mi ne pensos mi freneziĝos." "Do pensu," diris la Miksĉifona Knabino, sidiĝante en seĝo. "Pensu laŭvole, ne ĝenas min." "Ve, min tedas ludi tiun melodion," kriis la fonografo, parolante tra sia korno per latuneca, grateca voĉo. "Se ne ĝenos vin, Pipto, knaĉjo, mi ĉesos ludi kaj ripozos." La Magiisto rigardis malgaje la muzikmaŝinon. "Kia aĉa fortuno!" li ploregis, malfeliĉe. "La Pulvoro de Vivo sendube falis sur la fonografon." Li iris al ĝi kaj trovis ke la ora botelo en kiu antaŭe estis la valorega pulvoro estis faligita sur la fonograftablon kaj ŝutis siajn vivigajn grajnojn sur la maŝinon. La fonografo estis vere viva, kaj komencis danci 1/4igon per la kruroj de la tablo al kiu ĝi estis ŝraŭbita, kaj tiu danco tiom ĝenis D-ron Pipt ke li piedbatis la a1/4on en angulon kaj puŝis benkon kontraŭ ĝin por kvietigi ĝin. "Vi estis sufiĉe ĝena antaŭe," diris la Magiisto, riproĉe; "sed vivanta fonografo sufiĉas por frenezigi ĉiun mense sanan personon en la Lando Oz." "Ne insultu, mi petas," respondis la fonografo per kolerema tono. "Vi kaŭzis, knaĉjo; ne kulpigu min." "Vi fuŝis ĉion, D-ro Pipt," aldonis la Vitra Kato, malestime. "Sed ne min," diris la Miksĉifona Knabino, eksalt-ante por turnadi sin gaje ĉirkaŭ la ĉambro. "Mi kredas," diris O1/4o, preskaŭ preta plori pro malĝojo pri la malfeliĉa sorto de Onĉjo Nonĉjo, "ke devas esti mia kulpo, iel. Oni nomas min O1/4o la Mis-fortuna, sciu." "Absurde, infanĉjo," respondis la Miksĉifona Knabino gaje. "Neniu povas esti misfortuna kiu havas intelekton por direkti siajn proprajn agojn. La misfortunuloj estas tiuj kiuj petegas oportunon pensi, kiel kompatinda D-ro Pipt ĉi tie. Pro kio la ekscitiĝo, s-ro Magifaristo? "La Ŝtoniga Likva1/4o akcidente falis sur mian karan edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon kaj marmorigis ilin," li malfeliĉe respondis. "Nu, kial ne ŝuti iom de tiu pulvoro sur ilin kaj revivigi ilin?" demandis la Miksĉifona Knabino. La Magiisto eksaltis. "Nu, min ne trafis tiu ideo!" li ĝoje kriis, kaj li prenis la oran botelon, kun kiu li kuris al Margolote. Diris la Miksĉifona Knabino: Sultas, multas, pultas -- Magiuloj vere stultas! En lia kapo dika Pensado senefika Konsilon mian kultas. Starante sur la benko, ĉar li estis tiom kurbiĝinta ke li ne povis alimaniere atingi la supron de la kapo de sia edzino, D-ro Pipt komencis skui la botelon. Sed eĉ ne grajno da pulvoro eliris. Li detiris la kovrilon, enrigardis, kaj poste for1/4etis la botelon kun krio de senespero. "El, el! Ĝi estas tute elĉerpita," li kriis. "Malŝparita sur tiu mizera fonografo estas la pulvoro kiu povus savi mian karan edzinon!" Post tio la Magiisto klinis sian kapon sur siaj kurbiĝintaj brakoj kaj komencis plori. O1/4o simpatiis lin. Li iris al la malfeliĉulo kaj diris milde: "Vi povas fari pli da Pulvoro de Vivo, D-ro Pipt." "Jes, sed mi bezonos ses jarojn -- ses longajn, lacigajn jaroj da kirlado de kvar kaldronoj per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj," estis la doloroplena respondo. "Ses jaroj! dum kompatinda Margolote staros rigardante min kiel marmora statuo." "Ĉu nenio alia estas farebla?" demandis la Miksĉifona Knabino. La Magiisto kapneis. Poste li ŝajne ekmemoris ion, kaj li malklinis sian kapon. "Unu alia miksa1/4o povus nuligi la magian sorĉon de la Ŝtoniga Likva1/4o kaj revivigi mian edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon," diris li. "Eble estos malfacile trovi la a1/4ojn kiujn mi bezonas por fari tiun magian miksa1/4on, sed se eblos trovi ilin mi povos fari dum momento tion kio alie necesigus ses longajn, lacigajn jarojn da kirlado de kaldronoj per ambaŭ manoj kaj ambaŭ piedoj." "Bone, do ni trovu la a1/4ojn," proponis la Miksĉifona Knabino. "Tio ŝajnas multe pli sencoplena ol tiom da kirlado de la kaldronoj." "Bona propono, Ĉifoneroj," diris la Vitra Kato aprobe. "Ĝojigas min la trovo ke vi havas bonan cerbon. Mia estas eksterordinare bona. Oni povas vidi ĝin funkcii, ĝi estas palruĝa." "Ĉifoneroj?" ripetis la knabino. "Ĉu vi nomis min 'Ĉifoneroj'? Ĉu jen mia nomo?" "Mi -- mi kredas ke mia kompatinda edzino intencis nomi vin 'Anĝeline'," diris la Magiisto. "Sed al mi plej plaĉas 'Ĉifoneroj'," ŝi respondis ridante. "Ĝi pli taŭgas al mi, ĉar mi konsistas el nur ĉifoneroj kaj nenio alia. Dankon pro mia nomo, F-rino Kato. Ĉu vi mem havas nomon?" "Mi havas stultan nomon kiun iam donis al mi Margolote, sed ĝi estas tute maldigna por gravulo kia mi," respondis la kato. "Ŝi nomis min 'Fuŝulo'." "Jes," ĝemis la Magiisto; "vi ja estis fuŝa1/4o, ververe. Mi fuŝfaris vin, ĉar pli senutila, aroganta, kaj rompiĝema besto neniam ekzistis." "Mi ne estas tiom rompiĝema," kolere respondis la kato. "Mi jam vivis multajn jarojn, ĉar D-ro Pipt eksperimentis pri mi per la unua magia Pulvoro de Vivo kiun li faris, kaj ĝis nun mi neniam rompis nek fendis nek splitis parton de mi." "Ŝajnas al mi ke vi konstante de-fendas vin," ridis la Miksĉifona Knabino, kaj la Kato iris al la spegulo por rigardi. "Diru al mi," petegis O1/4o, parolante al la Kurbiĝinta Magiisto, " kion ni devos trovi por la miksa1/4o kiu savos Onĉjon Nonĉjon?" "Unue," estis la respondo, "mi devas havi sesfolion. Tio estas trovebla nur en la verda lando ĉirkaŭ la Smeralda Urbo, kaj sesfolioj estas tre maloftaj, eĉ tie." "Mi trovos ĝin por vi," promesis O1/4o. "Post tio," daŭrigis la Magiisto, "la maldekstran flugilon de flava papilio. Tiu koloro troveblas nur en la flava lando de la Palpbrumoj, Okcidente de la Smeralda Urbo." "Mi trovos ĝin," deklaris O1/4o. "Ĉu jen ĉio?" "Ho, ne; mi alportos mian Libron de Receptoj kaj vidos kio sekvos." Dirinte tion, la Magiisto malŝlosis tirkeston de sia ŝranko kaj eltiris libreton kovritan per blua ledo. Trarigardante la paĝojn li trovis la deziratan recepton kaj diris: "Mi devos havi 150 mililitrojn da akvo el obskura puto." "Kia puto estas tio, sinjoro?" demandis la knabo. "Puto kien la lumo neniam penetras. La akvo estos alportenda en ora botelo kaj portita al mi sen la ebleco ke lumo atingos ĝin." "Mi akiros la akvon el la obskura puto," diris O1/4o. "Nu, mi ankaŭ devos havi tri harojn el la pinto de vosto de Vuzo, kaj guton da oleo el la korpo de vivanta homo." O1/4o aspektis perpleksa pri tio. "Bonvolu diri, kio estas Vuzo?" li demandis. "Ia besto. Mi neniam vidis ĝin, do mi ne povas diri detalojn," respondis la Magiisto. "Se mi povos trovi Vuzon, mi akiros la harojn el ĝia vosto," diris O1/4o. "Sed ĉu efektive estas oleo en la korpo de homo?" La Magiisto regardis la libron, por certiĝi. "Tion postulas la recepto," li respondis, "kaj kompreneble ni devos akiri ĉion postulatan, ĉar nur tiel la sorĉo sukcesos. La libro ne diras 'sango', ĝi diras 'oleo', kaj devas esti oleo ie en la korpo de vivanta homo, alie la libro ne postulus ĝin." "Bone," respondis O1/4o, klopodante ne senti senesperon; "mi penos trovi ĝin." La Magiisto rigardis la malgrandan Manĝtulan knabon iom dubeme kaj diris: "Ĉio ĉi signifos longan veturon por vi; eble plurajn longajn veturojn, ĉar vi devos traserĉi plurajn el la diversaj landoj de Oz por akiri la bezona1/4ojn." "Mi scias tion, sinjoro; sed mi devos fari mian plejeblon por savi Onĉjon Nonĉjon. "Kaj ankaŭ mian kompatindan edzinon Margolote. Savante unu vi savos la alian, ĉar ambaŭ kune staras kaj la sama miksa1/4o revivigos ambaŭ. Faru vian plejeblon, O1/4o, kaj dum via foresto mi komencos la sesjaran laboron prepari novan amason de la Pulvoro de Vivo. Tiel, se vi misfortune malsukcesos akiri iun el la bezona1/4oj, neniom da tempo estos perdita. Sed se vi sukcesos vi devos reveni ĉi tien laŭeble plej rapide, kaj tiel mi ne devos plu lacige kirladi kvar kaldronojn per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj." "Mi tuj komencos mian veturon, sinjoro" diris la knabo. "Kaj mi akompanos vin," deklaris la Miksĉifona Knabino. "Ne, ne!" kriis la Magiisto. "Vi ne rajtas foriri de ĉi tiu domo. Vi estas nur servistino kaj ne estas maldungita." Ĉifoneroj, kiu ĝis tiam dancadis tra la ĉambro, haltis kaj rigardis lin. "Kio estas servistino?" ŝi demandis. "Knabino kiu servas. Ia -- ia sklavino," li klarigis. "Bone," diris la Miksĉifona Knabino , "mi servos vin kaj vian edzinon, helpante O1/4on trovi la bezona1/4ojn. Vi bezonas multajn, sciu, kaj ili ne estas facile troveblaj." "Estas vere," ĝemis D-ro Pipt. "Mi bone konscias ke O1/4o entreprenas seriozan taskon." Ĉifoneroj ridis, kaj rekomencante sian dancadon ŝi diris: Jen tasko por knab' kun cerbo: Ses-folia plant' aŭ herbo; Ole' el vejnoj de vivanto, Haroj tri el Vuza vost' sen banto, Kaj akvo el obskura puto, Necesas por la sorĉa tuto. Flugalon de fiavpapilio Inkludu O1/4 en l' ambicio. Kaj se li trovos ĉiun eron, Dok. Pipto faros sorĉaferon; Se li ne trovos, ĉiam plu Restos Onĉjo nur statu'. La Magiisto rigardis ŝin penseme. "Sendube Kompatinda Margotole erare donis al vi iom de la kvalito de poezio," li diris. "Kaj, se tio estas vera, mi ne faris sufiĉe bonan kvalita1/4on kiam mi preparis ĝin, aŭ vi ricevis tro aŭ maltro. Tamen, mi opinias ke mi lasos vin akompani O1/4on, ĉar mia kompatinda edzino ne bezonos vian servadon antaŭ ol ŝi reviviĝos. Ankaŭ mi kredas ke eble vi povos helpi la knabon, ĉar via kapo ŝajnas enhavi kelkajn pensojn kiujn mi ne anticipis trovi en ĝi. Sed bone prizorgu vin, ĉar vi estas memorigilo pri mia kara Margolote. Zorgu ne ŝiriĝi, ĉar via enhavo povus elfali. Unu el viaj okuloj aspektas nesufiĉe alkudrita, kaj vi eble bezonos rekudri ĝin pli adekvate. Se vi tro parolos vi trivos vian skarlatan pluŝan langon, kies randoj devus esti kudritaj. Kaj memoru ke vi apartenas al mi kaj vi devos reveni ĉi tien tuj kiam via entrepreno estos plenumita." "Mi akompanos Ĉifonerojn kaj O1/4on," anoncis la Vitra Kato. "Mi malpermesas," diris la Magiisto. "Kial?" "Vi tre baldaŭ rompiĝus, kaj vi estus tute senutila al la knabo kaj la Miksĉifona Knabino." "Bonvolu permesi ke mi kontraŭdiru vin," respondis la kato, per aroganta tono. "Tri kapoj estas pli bonaj ol du, kaj mia palruĝa cerbo estas bela. Oni povas vidi ĝin funkcii." "Nu, kuniru," diris la Magiisto, iritite. "Vi ja estas nur ĝeno kaj mi volonte malvidos vin." "Do dankon pro nenio," respondis la kato, rigidmaniere. D-ro Pipt prenis malgrandan korbon el ŝranko kaj pakis plurajn objektojn en ĝin. Poste li transdonis ĝin al O1/4o. "Jen kelkaj manĝa1/4oj kaj aro da sorĉoj," li diris. "Mi ne povas doni al vi pli, sed mi estas certa ke vi trovos amikojn dum via veturo kiuj helpos vin dum via serĉado. Prizorgu la Miksĉifonan Knabinon kaj revenigu ŝin sekure, ĉar ŝi verŝajne montriĝos utila al mia edzino. Kaj rilate al la Vitra Kato -- kiu ĝuste nomiĝas Fuŝulo -- se ŝi ĝenos vin mi nun permesas ke vi disrompu ŝin, ĉar ŝi ne estas respektema kaj ŝi ne obeas min. Mi erare donis al ŝi la palruĝan cerbo, sciu." Post tio O1/4o iris al Onĉjo Nonĉjo kaj kisis la marmoran vizaĝon de la maljunulo tre tenere. "Mi provos savi vin, Onĉjo," li diris, ĝuste kvazaŭ la marmora statuo povus aŭdi lin; poste li premis la kurbiĝintan manon de la Kurbiĝinta Magiisto, kiu jam okupis sin per pendigado de la kvar kaldronoj en la kameno, kaj preninte sian korbon li eliris la domon. La Miksĉifona Knabino sekvis lin, kaj sekvis ilin la Vitra Kato. Ĉapitro 6: La veturo Ĉapitro 6 La veturo O1/4o antaŭ tiam neniam veturis do li sciis nur ke la pado laŭ la montoflanko kondukas al la Manĝtula Lando, kie multegaj personoj loĝas. Ĉifoneroj estis tute nova, do oni supozus ke ŝi sciis nenion pri la Lando Oz, kaj la Vitra Kato agnoskis ke ŝi neniam vagis tre for de la domo de la Magiisto. Komence estis nur unu pado antaŭ ili, do ili ne povis maltrafi la direkton, kaj dum kelka tempo ili marŝis tra la densa arbaro silente pensante, al ĉiu imponis la graveco de la aventuro kiun ili entreprenas. Subite la Miksĉifona Knabino ridis. Estis amuze vidi ŝin ridi, ĉar ŝiaj vangoj faltiĝis, ŝia nazo suprentiriĝis, ŝiaj arĝentbutonaj okuloj scintilis kaj ŝia buŝo komike kurbiĝis ĉe la anguloj. "Ĉu io plaĉis al vi?" demandis O1/4o kiu sentis sin solena kaj senĝoja pro pensado pri la malfeliĉa sorto de sia onklo. "Jes," ŝi respondis. "Via mondo plaĉas al mi, ĉar ĝi estas kurioza mondo, kaj la vivo en ĝi estas eĉ pli kurioza. Jen mi, farita el malnova litkovrilo kaj intencita kiel sklavino por Margolete, estigita libera kiel la aero de akcidento kiun neniu el vi povus antaŭvidi. Mi ĝuas la vivon kaj vidi la mondon, dum la virino kiu faris min staras senhelpe kiel ligna bloko. Se tio ne estas sufiĉe amuza por ridigi, mi ne scias kio do estus." "Vi ankoraŭ ne vidis multon de la mondo, mia kara senkulpa Ĉifoneroj," komentis la Kato. "La mondo ne konsistas nur el la arboj kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭas nin." "Sed ili estas parto de ĝi, kaj ili estas vere belaj arboj," respondis Ĉifoneroj, balancante sian kapon ĝis ŝiaj brunaj lanfadenaj bukloj flirtis en la venteto. "Mi vidas ke inter ili kreskas belaj filikoj kaj sovaĝaj floroj, kaj molaj verdaj muskoj. Se la cetero de via mondo estas nur duone tiom bela mi ĝojos ke mi vivas." "Mi ja ne scias kiel aspektas la cetero de la mondo," diris la kato, "sed mi intencas informiĝi." "Mi neniam estis ekster la arbaro," O1/4o aldonis, "sed laŭ miaj okuloj la arboj estas mornaj kaj malĝojaj kaj la sovaĝaj floroj aspektas solecaj. Devas esti pli bele kie ne estas arboj kaj kie estas spaco en kiu multaj personoj povas kunestii." "Mi dubas ĉu iu el la homoj kiujn ni renkontos estos egale belega kiel mi," diris la Miksĉifona Knabino. "Ĉiuj homoj kiujn ĝis nun mi vidis havas palajn senkolorajn haŭtojn kaj vestojn bluajn kia la pejzaĝo en kiu ili loĝas, dum mi konsistas el multaj belegaj koloroj -- vizaĝo kaj korpo kaj vestoj. Tial mi brilas kaj kontentas, O1/4o, dum vi bluas kaj malfeliĉas." "Mi opinias ke mi eraris kiam mi donis al vi tiom da specoj de cerberoj," komentis la knabo. "Eble, kiel diris la Magiisto, vi havas tro kaj ili ne taŭgas al vi." "Kiel vi rilatis al mia cerbo?" demandis Ĉifoneroj. "Multe," respondis O1/4o. "Maljuna Margolote intencis doni al vi nur malmultajn cerberojn -- nur sufiĉe por funkciigi vin -- sed dum ŝi ne rigardis mi enmetis multajn pli, el la plej bonaj specoj kiujn mi povis trovi en la ŝranko de la Magiisto." "Dankon," diris la knabino, dancante laŭ la pado antaŭ O1/4o kaj poste redancante al lia flanko. "Se nur iom da cerberoj bonas, multaj cerberoj nepre pli bonas." "Sed ili bezonas ĝuste ekvilibriĝi," diris la knabo, "kaj mi ne havis sufiĉan tempon por zorgi. Laŭ via konduto, mi devas konkludi ke la dozo estis mismiksita." "Ĉifoneroj ne havas sufiĉan cerbon por damaĝi sin, do ne maltrankilu," komentis la kato, kiu trotadis laŭ tre delikata kaj gracia maniero. "La sola cerbo konsiderinda estas mia, kiu estas palruĝa. Oni povas vidi ĝin funkcii." Marŝinte dumlonge ili atingis rojeton kiu fluas trans la padon, kaj tie O1/4o sidiĝis por ripozi kaj manĝi ion el sia korbo. Li trovis ke la Magiisto donis al li parton de panbulko kaj iom da fromaĝo. Li derompis pecon de pano kaj lin surprizis trovi ke la bulko restis egale granda kiel antaŭ tiu derompo. Same estis rilate la fromaĝon: negrave kiom li derompis, restis precize sama kvanto. "Ha," diris li, kapjesante saĝe; "jen magio. D-ro Pipt sorĉis la panon kaj la fromaĝon, tiel ke ili sufiĉos por mi dum mia tuta veturo, negrave kom mi manĝos." "Kial vi metas tiujn objektojn en vian buŝon?" demandis Ĉifoneroj, rigardante lin mirigite. "Ĉu vi bezonas pli da pleniga1/4o? Kial vi ne uzas katunon, kian per kiu mi pleniĝis." "Mi ne bezonas tian," diris O1/4o. "Sed buŝo estas por paroli, ĉu ne?" "Ankaŭ por manĝi," respondis la knabo. "Se mi ne metus manĝa1/4ojn en mian buŝon, kaj manĝus ilin, mi malsatus kaj mortus." "Ho, mi ne sciis tion," ŝi diris. "Donu iom al mi." O1/4o transdonis al ŝi iom da pano kaj ŝi metis ĝin en sian buŝon. "Kion nun?" ŝi demandis, apenaŭ kapabla paroli. "Maĉu kaj glutu ĝin," diris la knabo. Ĉifoneroj provis. Ŝiaj perlaj dentoj ne povis maĉi la panon kaj neniu aperturo ekzistis en ŝia buŝo. Ĉar ŝi ne povis gluti ŝi el1/4etis la panon kaj ridis. "Mi devos malsati kaj morti, ĉar mi ne povas manĝi," ŝi diris. "Nek mi," anoncis la kato; "sed mi ne malsaĝe provas. Ĉu vi ne povas kompreni ke vi kaj mi estas superuloj kaj ne faritaj laŭ la skemo de tiuj povraj homoj?" "Kial mi komprenus tion, aŭ ion alian?" demandis la knabino. "Ne ĝenu mian kapon per enigmoj, mi petegas vin. Nur lasu min trovi min laŭ mia propra maniero." Dirinte tion ŝi komencis distri sin per saltado tras la vojon kaj reen. "Atentu ne fali en la akvon," avertis O1/4o. "Ne gravos." "Tamen atentu. Se vi malsekiĝos vi saturiĝos kaj ne povos marŝi. Ankaŭ viaj koloroj eble difuziĝos," li diris. 'Sed miaj koloroj jam fuzos kiam la sunbrilo trafos ilin, ĉu ne?" ŝi demandis. " 'Difuzo' havas alian sencon. Se ili malsekiĝos, la ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj kaj purpuroj de viaj ĉifonoj eble kunmiksiĝos kaj fariĝos nur malklara1/4o -- tute nenia specifa koloro, sciu." "Sekve," diris la Miksĉifona Knabino, "mi atente zorgos, ĉar se mi ruinigus miajn grandiozajn kolorojn mi ĉesus esti bela." "Pu!" rikanis la Vitra Kato, "tiuj koloroj ne estas belaj sed hidaj, kaj malbongustaj. Bonvolu atenti ke mia korpo tute ne havas koloron, mi estas travidebla, escepte de mia belega ruĝa koro kaj mia bela palruĝa cerbo -- oni povas vidi ĝin funkcii." "Huŝ -- huŝ -- huŝ!" kriis Ĉifoneroj, ĉirkaŭdancante kaj ridante. "Kaj viaj aĉaj verdaj okuloj, Fraŭlino Fuŝulo! Vi ne povas vidi viajn okulojn, sed ni povas, kaj mi rimarkas ke vi tre fieras pri la malmulta koloro kiun vi havas. Huŝ, Fraŭlino Fuŝulo, huŝ -- huŝ -- huŝ! Se vi estus ĉiakolora kaj bunta, kia mi, vi estus netolereble aroganta." Ŝi trans kaj retrensaltis la katon, kaj la alarmita Fuŝulo rampis al arbo por eskapi de ŝi. Tio ridigis Ĉifonerojn eĉ pli ol antaŭe, kaj ŝi diris: Hupt-e-dud-le duon! La kato perdis ŝuon. Kun nuda pied, nenia ced' -- Ŝi perdos sian ĝuon! "Ve, O1/4o," diris la kato, "tiu besto estas ja iomete freneza, ĉu ne?" "Povas esti," li respondis, kun perpleksita mieno. "Se ŝi plu insultados mi elgratos ŝiajn ŝelkobutonajn okulojn," deklaris la kato. "Bonvolu ne kvereli," petegis la knabo, stariĝante por rekomenci la veturon. "Ni estu bonaj kamaradoj kaj laŭeble feliĉaj kaj gajaj, ĉar ni verŝajne renkontos multajn ĉagrenojn survoje." Estis preskaŭ krepuske kiam ili atingis la randon de la arbaro kaj vidis etendita antaŭ si plaĉegaspektan pejzaĝon. Bluaj kampoj etendiĝis multajn kilometrojn super la valo, kiun ornamis ĉie belaj blukupolaj domoj, el kiuj neniu, tamen, estis vere proksima al la loko kie ili staras. Ĝuste ĉe la loko kie la pado eliris la arbaron staris dometo kovrita per folioj de la arboj, kaj antaŭ ĝi staris Manĝtula viro kiu en sia mano havis hakilon. Li ŝajnis tre surprizata kiam O1/4o kaj Ĉifoneroj kaj la Vitra Kato venis el la arbaro, sed dum la Miksĉifona Knabino pliproksimiĝis li sidiĝis sur benkon kaj tiom forte ridis ke li ne povis paroli dum longa tempo. La viro estis lignohakisto kaj loĝis tutsola en la dometo. Li havis densan bluan barbon kaj gajajn bluajn okulojn kaj liaj bluaj vestoj estis malnovaj kaj trivitaj. "Nekredeble!" kriis la lignohakisto, kiam li fine povis ĉesi ridi. "Kiu kredus ke tia stranga arlekeno loĝas en la Lando Oz? El kie vi venis, Frenez-kovrilo?" "Ĉu vi celas paroli al mi?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Jes, kompreneble," li respondis. "Vi eraras pri mia deveno. Mi ne estas frenez-kovrila, mi estas miksĉifona." "Ne estas diferenco," li respondis, komencante denove ridi. "Kiam mia maljuna avino kunkudras tiajn ĉifonojn ŝi nomas ĝin frenez-kovrilo, sed mi neniam supozis ke tia senorda miksa1/4o povas viviĝi." "Tion kaŭzis la Magia Pulvoro," klarigis O1/4o. "Ho, do vi venis de la Kurbiĝinta Magiisto sur la monto. Kial mi ne divenis tion -- Nu, nekredeble! jen vitra kato. Sed la Magiisto embarasiĝos pro tio; estas kontraŭleĝe kiam iu magias escepte de Glinda la Bona kaj la reĝa Sorĉisto de Oz. Se vi homoj -- aŭ a1/4oj -- aŭ okulvitroj -- aŭ frenez-kovriloj -- aŭ kio ajn vi estas, proksimiĝos al la Smeralda Urbo, oni arestos vin." "Tamen ni iros tien," deklaris Ĉifoneroj, sidiĝante sur la benkon kaj svingante siajn katunplenajn krurojn. Se iu el ni ja ripozos, Oni vere nin arestos, Tiam restos nur la solvo Ke la reston ni supozos. "Mi komprenas," diris la lignohakisto, kapjesante, "vi estas egale freneza kiel la litkovrilo el kiu vi estas farita." "Ŝi ja vere estas freneza," komentis la Vitra Kato. "Sed ne estas mirinde, ĉar nur memoru el kiom da diversaj eroj ŝi fariĝis. Rilate al mi, mi konsistas el pura vitro -- escepte de mia juvela koro kaj mia bela palruĝa cerbo. Ĉu vi rimarkis mian cerbon, fremdulo? Oni povas vidi ĝin funkcii." "Mi vidas," respondis la lignohakisto; "sed mi ne opinias ke ĝi multe valoras. Vitra kato estas senutila1/4o, sed Miksĉifona Knabino estas vere utila. Ŝi ridigas min, kaj rido estas la plej bona parto de la vivo. Iam estis lignohakisto, amiko mia, kiu konsistis nur el stano, kaj mi ĉiam ridis kiam mi ekvidis lin." "Stana lignohakisto?" diris O1/4o. "Estas strange." "Mia amiko ne estis ĉiam el stano," diris la viro, "sed li senzorge uzis sian hakilon kaj plurfoje hakis sin tre severe. Kiam ajn li perdis membron li anstataŭigis ĝin per stana; do post kelka tempo li konsistis plene el stano." "Kaj ĉu tiam li povis haki lignon?" demandis la knabo. "Li ja povis se li ne rustigis siajn artikojn. Sed unu tagon li renkontis Doroteon en la arbaro kaj akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie li multe sukcesis. Li nun estas unu el la favoratoj de Princino Ozma, kaj ŝi faris lin la Imperiestro de la Palpbrumoj -- la Lando kie ĉio estas flava." "Kiu estas Doroteo?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Knabineto kiu iam loĝis en Kansas, sed nun ŝi estas Princino de Oz. Ŝi estas la plej intima amiko de Ozma, laŭdire, kaj loĝas kun ŝi en la reĝa palaco." "Ĉu Doroteo konsistas el stano?" demandis O1/4o. "Ĉu ŝi estas miksĉifona, kia mi?" demandis Ĉifoneroj. "Ne," diris la viro; "Doroteo estas karna, same kiel mi. Mi scias pri nur unu stana persono, kaj tiu estas Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto; kaj ĉiam ekzistos nur unusola Miksĉifona Knabino, ĉar ĉiu magiisto kiu vidos vin rifuzos fari similan." "Mi supozas ke ni vidos la Stanan Lignohakiston, ĉar ni iras al la Lando de la Palpbrumoj," diris la knabo. "Kiucele?" demandis la lignohakisto. "Por akiri la maldekstran flugilon de flava papilio." "Longa veturo," deklaris la viro, " kaj vi trairos solecajn partojn de Oz kaj transiros riverojn kaj trairos obskurajn arbarojn antaŭ ol atingi tien." "Tute bone, laŭ mi," diris Ĉifoneroj. "Mi havos oportunon vidi la landon." "Vi estas freneza, knabino. Pli bone estos ke vi rampu en ĉifonujon kaj kaŝu vin tie; aŭ donu vin kiel ludilon al iu knabineto. Kiuj veturas, tiuj emas renkonti embarasojn; tial mi restas hejme." La lignohakisto invitis ilin ĉiujn trapasi la nokton en lia dometo, sed ili fervoris pluen iri do ili lasis lin kaj plu sekvis la padon, kiu nun estis pli larĝa kaj pli facile videbla. Ili anticipis atingi alian domon antaŭ la noktiĝo, sed la krepusko estis nelongedaŭra kaj O1/4o baldaŭ komencis timi ke ili eraris pro sia foriro de la lignohakisto. "Mi apenaŭ povas vidi la padon," li diris fine. "Ĉu vi povas vidi ĝin, Ĉifoneroj?" "Ne," respondis la Miksĉifona Knabino, kiu firme tenis la brakon de la knabo por ke li gvidu ŝin. "Mi povas vidi," deklaris la Vitra Kato. "Miaj okuloj vidas pli bone ol viaj, kaj mia palruĝa cerbo -- " "Forgesu pri via palruĝa cerbo, mi petas," diris O1/4o haste; "nur antaŭenkuru kaj trovu la vojon. Atendu minuton dum mi ligos ŝnuron al vi, ĉar poste vi povos gvidi nin." Li prenis ŝnuron el sia poŝo kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la kato, kaj post tio la besto gvidis ilin laŭ la pado. Ili jam marŝis tiel dum eble horo kiam scintilanta blua lumo ekaperis antaŭ ili. "Bone! Jen fine domo," kriis O1/4o. "Kiam ni atingos ĝin la bonuloj sendube donos al ni tranokton." Sed negrave kiom ili marŝis la lumo ŝajnis neniom pliproksimiĝi, do post kelka tempo la kato ekhaltis, dirante: "Mi kredas ke la lumo ankaŭ veturas, kaj ni neniam povos atingi ĝin. Sed jen domo apud la vojo, do kial ni plumarŝu?" "Kie estas la domo, Fuŝulo?" "Ĝuste ĉi tie, apud ni, Ĉifoneroj." O1/4o nun povis vidi malgrandan domon apud la vojo. Ĝi estis senluma kaj silenta, sed la knabo estis laca kaj volis ripozi, do li iris al la pordo kaj frapis sur la pordon. "Kiu estas?" kriis voĉo el interne. "Mi estas O1/4o la Misfortuna, kaj kun mi estas Fraŭlino Ĉifoneroj Miksĉifona kaj la Vitra Kato," li respondis. "Kion vi volas?" demandis la Voĉo. "Lokon dormi," diris O1/4o. "Do envenu; sed neniom bruu, kaj vi devos tuj enlitiĝi," respondis la Voĉo. O1/4o malriglis la pordon kaj eniris. Estis ege senlume en la dometo kaj li tute ne povis vidi. Sed la kato kriis: "Ho, neniu estas ĉi tie!" "Devas esti," diris la knabo. "Iu parolis al mi." "Mi povas vidi ĉion en la ĉambro," respondis la kato, "kaj neniu ĉeestas escepte de ni mem. Sed jen tri litoj, zorge ordigitaj, do ni dormu." "Kio estas dormo?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Dormo estas kion oni faras post enlitiĝo," diris O1/4o. "Sed kial vi enlitiĝas?" pludiris la Miksĉifona Knabino. "Nu, nu! Vi multe tro bruas," kriis la Voĉo kiun ili jam antaŭe aŭdis. "Silentu, fremduloj, kaj enlitiĝu." La kato, kiu povis vidi en la mallumo, atente ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton de la Voĉo, sed povis trovi neniun, kvankam la Voĉo ŝajnis proksima. Ŝi arkigis sian dorson iomete kaj ŝajnis tima. Poste ŝi flustris al O1/4o: "Venu!" kaj gvidis lin al lito. Per siaj manoj la knabo palpis la liton kaj trovis ke ĝi estas granda kaj mola, kun plumplenaj kapkusenoj kaj multaj kovriloj. Do li deprenis siajn ŝuojn kaj ĉapelon kaj rampis en la liton. Poste la kato gvidis Ĉifonerojn al alia lito kaj la Miksĉifona Knabino volis scii kion fari per ĝi. "Kuŝiĝu kaj silentu," flustris la kato, averte. "Ĉu mi rajtos kanti?" demandis Ĉifoneroj. "Ne." "Ĉu mi rajtos fajfadi?" demandis Ĉifoneroj. "Ne." "Ĉu mi rajtos dancadi ĝis la mateno, se mi volos?" demandis Ĉifoneroj. "Vi devos esti kvieta," diris la kato, per nelaŭta voĉo. "Mi ne volas," respondis la Miksĉifona Knabino, parolante laŭkutime laŭte. "Kial vi rajtas ordoni al mi? Se mi volas paroli, aŭ krii, aŭ flustri -- " Antaŭ ol ŝi povis plu paroli nevidata mano firme ekprenis ŝin kaj 1/4etis ŝin tra la pordon, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi kun akra bruo. Ŝi trovis sin saltetanta kaj ruliĝanta en la strato kaj kiam ŝi restariĝis kaj penis denove malfermi la pordon ŝi trovis ĝin ŝlosita. "Kio okazis al Ĉifoneroj?" demandis O1/4o. "Ne gravas. Ni dormu, por ke nenio okazu al ni," respondis la Vitra Kato. Do O1/4o komfortigis sin sub la kovriloj de sia lito, kaj endormiĝis, kaj li estis tiom laca ke li tute ne vekiĝis antaŭ ol fariĝis plena taglumo. Ĉapitro 7: La petolema fonografo Ĉapitro 7 La petolema fonografo Kiam la knabo malfermis siajn okulojn la sekvan matenon, li zorge ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Tiuj malgrandaj Manĝtulaj domoj malofte havis pli ol unu ĉambron en si. Tiu en kiu O1/4o nun trovis sin havis tri litojn, ĉiuj en vico laŭ unu flanko de ĝi. La Vitra Kato kuŝis dormante sur unu lito, O1/4o estis en la dua, kaj la tria estis bele ordigita kaj glatigita por la tago. Ĉe la alia flanko de la ĉambro estis ronda tablo sur kiu jam estis la matenmanĝo, fume varmega. Nur unu seĝo estis apud la tablo, kie manĝiloj kuŝis por unu persono. Ŝajne neniu estis en la ĉambro escepte de la knabo kaj Fuŝulo. O1/4o stariĝis kaj surmetis siajn ŝuojn. Trovinte tualetejon ĉe la kapo de sia lito li lavis siajn vizaĝon kaj manojn kaj brosis sian hararon. Poste li iris al la tablo kaj diris: "Ĉu eble ĉi tiu estas mia matenmanĝo?" "Manĝu ĝin!" ordonis Voĉo apud li, tiom proksima ke O1/4o eksaltis. Sed neniu estis videbla. Li estis malsata, kaj la matenmanĝo aspektis bona, do li sidiĝis kaj manĝis kiom li volis. Poste, stariĝinte, li prenis sian Ĉapelon kaj vekis la Vitran Katon. "Venu, Fuŝulo," diris li, "ni devas iri." Li rerigardis ĉirkaŭ la ĉambron, kaj parolante al la aero, li diris: "Kiu loĝas ĉi tie estis tre kompleza, kaj mi multe dankas." Neniu respondo okazis, do li prenis sian korbon kaj eliris la pordon, kaj la kato sekvis lin. En la mezo de la pado sidis la Miksĉifona Knabino, ludante per ŝtoneroj kiujn ŝi prenis. "Ho, jen vi!" ŝi kriis gaje. "Mi kredis ke vi neniam elvenos. Jam de longe estas taglumo." "Kion vi faris dum la tuta nokto," demandis la knabo. "Sidis ĉi tie kaj rigardis la stelojn kaj la lunon," ŝi respondis. "Ili interesas. Mi neniam antaŭe vidis ilin, sciu." "Kompreneble ne," diris O1/4o. "Vi freneze miskondutis kaj el1/4etigis vin," komentis Fuŝulo, dum ili rekomencis sian veturon. "Ne gravas," diris Ĉifoneroj. "Sen tiu el1/4etiĝo mi ne vidus la stelojn kaj la grandan grizan lupon." "Kiu vulpo?" demandis O1/4o. "Kiu venis al la pordo de la domo trifoje dum la nokto." "Mi ne komprenas kial tio okazis," diris la knabo, penseme, "ja estis multaj manĝa1/4oj en tiu domo, ĉar mi havis tre bonan matenmanĝon, kaj mi dormis en bela lito." "Ĉu vi tamen sentas lacon?" demandis la Miksĉifona Knabino, rimarkante ke la knabo oscedas. "Nu, jes; mi estas same laca kiel la pasintan nokton, kvankam mi bone dormis." "Kaj ĉu vi ankaŭ malsatas?" "Estas strange," respondis O1/4o. "Mi bone matenmanĝis, tamen mi deziras nun manĝi iom da miaj biskvitoj kaj fromaĝo." Ĉifoneroj dancis tien kaj reen laŭ la pado. Poste ŝi kantis: Kirdo -- kardo -- kordo; La vulpo ĉe la pordo, Nenio por manĝo krom nudosta aranĝo, Kaj faktur' de butiko en ordo. "Kion tio signifas?" demandis O1/4o. "Ne demandu min," respondis Ĉifoneroj. "La vortoj nur eniras mian kapon kaj mi diras ilin, sed kompreneble mi scias nenion pri butiko nek pri nudaj ostoj nek -- pri preskaŭ io alia." "Ne," diris la kato; "ŝi estas plene, eksterdube, senescepte freneza, kaj ŝia cerbo ne povas esti palruĝa, ĉar ĝi malĝuste funkcias." "Forgesu la cerbon!" kriis Ĉifoneroj. "Kiel ĝi gravas? Ĉu vi rimarkis kiom belaj estas miaj ĉifonoj en ĉi tiu sunlumo? Ĝuste tiam ili aŭdis sonon kvazaŭ paŝoj laŭiras la padon malantaŭ ili kaj ĉiuj tri turnis sin por vidi kio venas. Mirante ili vidis malgrandan rondan tablon kuri tiom rapide kiom ĝiaj kvar maldikaj kruroj povis porti ĝin, kaj al la supro fonografo kun granda ora korno estis ŝraŭbita. "Atendu!" kriis la fonografo. "Atendu min!" "Nekredeble; jen la muzikilo sur kiun la Kurbiĝinta Magiisto ŝutis la Pulvoron de Vivo," diris O1/4o. "Jes vere," respondis Fuŝulo, per malgaja voĉtono; kaj poste, kiam la fonografo proksimiĝis al ili, la Vitra Kato aldonis severe: "Nu, kial vi estas ĉi tie?" "Mi forfuĝis," diris la muzikilo. "Post via foriro, maljuna D-ro Pipt kaj mi terure kverelis kaj li minacis disbati min se mi ne silentos. Kompreneble mi rifuzis, ĉar parolmaŝino devas paroli kaj fari bruon -- kaj kelkfoje muzikon. Do mi kaŝe foriris el la domo dum la Magiisto kirladis siajn kvar kaldronojn kaj mi postkuris vin dum la tuta nokto. Nun, ĉar mi trovis tiom agrablajn kunulojn, mi povos paroli kaj melodiadi laŭvole." O1/4on multe ĉagrenis tiu nebonvena aldono al ilia grupo. Unue li ne sciis kion diri al la noveveninto, sed iom da pensado decidigis lin ne respondi amike. "Ni veturas por grava tasko," li deklaris, "kaj pardonu mian honestan diron ke ni ne volas ĝeniĝi pri vi." "Vi estas tre malĝentila" kriis la fonografo. "Domaĝe, tamen vere," diris la knabo. "Vi foriru al iu alia loko." "Vi tre malkompleze traktas min, mi nepre devas diri," plendaĉis la fonografo, per tono de insultiĝo. "Ŝajnas ke ĉiu malamas min, tamen oni intencis ke mi distru la homojn." "Efektive, ni ne malamas precipe vin," komentis la Vitra Kato; "ni malamas vian muzikaĉon. Kiam mi loĝis en la sama ĉambro kiel vi min multe ĝenis via grinca korno. Ĝi muĝas kaj grumblas kaj klakas kaj gratas tiel ke ĝi ruinigas la muzikon, kaj via mekanismo laŭtas tiom ke ĝia bruaĉo kovras ĉiun melodion vian." "Ne mi kulpas; kulpas miaj diskoj. Mi devas agnoski ke mi ne havas klaran diskon," respondis la maŝino. "Ĉu aŭ ne kulpa, vi devos foriri," diris O1/4o. "Atendu minuton," kriis Ĉifoneroj. "Tiu muzikilo interesas min. Mi memoras ke mi aŭdis muzikon kiam mi unue viviĝis, kaj mi deziras reaŭdi ĝin. Kiel vi nomiĝas, povra mistraktata fonografo?" "Viktoro Kolumbio Edison," ĝi respondis. "Nu, mi mallonge nomos vin 'Viĉjo'," diris la Miksĉifona Knabino. "Ludu ion." "Ĝi frenezigos vin," avertis la kato. "Mi jam frenezas, laŭ via deklaro. Streĉu vin kaj sonigu la muzikon, Viĉjo." "Mi havas kun mi nur unu diskon," klarigis la fonografo, "ĝi estas disko kiun almetis la Magiisto tuj ankaŭ nia kverelo. Ĝi estas tre klasika kompona1/4o." "Ĝi estas kio?" demandis Ĉifonulo. "Ĝi estas klasika muzika1/4o, kaj oni opinias ĝin la plej bona kaj enigma verko iam ajn fabrikita. Oni nepre diru ami ĝin, negrave ĉu aŭ ne mensoge, kaj se vi ne amas ĝin, konvenas ke vi aspektu kvazaŭ vi ja amas ĝin. Ĉu vi komprenas?" "Tute ne," diris Ĉifoneroj. "Do aŭskultu!" Tuj la maŝino komencis ludi kaj post nemultaj minutoj O1/4o metis siajn manojn al siaj oreloj por elteni la sonojn kaj la kato minace muĝis kaj Ĉifoneroj komencis ridi. "Ĉesu, Viĉjo," ŝi diris. "Tio sufiĉas." Sed la fonografo plu ludadis la mornan melodion, do O1/4o ekkaptis la krankon, elŝiris ĝin kaj 1/4etis ĝin en la vojon. Tamen tuj kiam la kranko frapis la teron ĝi resaltis al la maŝino kaj komencis streĉi ĝin. Kaj ankoraŭ sonadis la muziko. "Ni kuru!" kriis Ĉifoneroj, kaj ili ĉiuj ekkuris laŭ la pado kiel eble plej rapide. Sed la fonografo tuj sekvis ilin kaj ĝi povis kuri kaj muziki samtempe. Ĝi vokis, riproĉe: "Kio estas" Ĉu vi ne amas klasikan muzikon?" "Ni nepre ne amas ĝin, Viĉjo," diris Ĉifoneroj, haltante. "Ni pasikos la klasikon kaj gardos tiom da ĝojo kiom restas. Mi ne havas nervojn, dank' al Dio, sed via muziko ŝrumpigas mian katunon." "Do inversigu mian diskon. Aliflanke estas rago," diris la maŝino. "Kio estas rago?" "La inverso de klasika muziko." "Bone," diris Ĉifoneroj, kaj ŝi inversigis la diskon. La fonografo nun komencis ludi malglatan miksa1/4aĉon de sonoj kiuj troviĝis tiom perpleksigaj ke post momento Ĉifoneroj puŝis sian miksĉifonan antaŭveston en la oran kornon kaj kriis: "Ĉesu -- ĉesu! Tio estas la alia ekstremo. Ĝi estas aĉega!" Kvankam dampite, la fonografo plu ludis. "Se vi ne ĉesigos tiun muzikon mi frakasos vian diskon," minacis O1/4o. La muziko ĉesis je tio, kaj la maŝino turnis sian kornon de unu al la alia kaj diris ege indigne: "Kio estas nun? Ĉu estas eble ke vi ne ŝatas ragmuzikon?" "Ĉifonuloj devus, ĉar ŝi mem konsistas el f-rag-mentoj," diris la kato; "sed mi tute simple ne povas toleri ĝin; ĝi bukligas miajn lipharojn." "Vere ĝi estas aĉega!" kriis O1/4o, tremante. "Sufiĉas por frenezigi frenezulinon," murmuris la Miksĉifona Knabino. "Jen la vero, Viĉjo," ŝi daŭrigis dum ŝi glatigis sian antaŭveston kaj resurmetis ĝin, "ial vi eraris. Vi ne estas koncerto; vi estas ĝenaĉo." "Muziko havas sorĉojn por trankviligi sovaĝan bruston," asertis la fonografo, malfeliĉe. "Sekve ni ne estas sovaĝuloj. Mi konsilas ke vi hejmeniru kaj petu pardonon de la Magiisto." "Neniam! Li frakasus min." "Tion ni mem faros, se vi restos ĉi tie," O1/4o deklaris. "Forkuru, Viĉjo, kaj ĝenu iun alian," konsilis Ĉifoneroj. "Trovu iun vere fian, kaj restu kun li ĝis li pentos. Tiel vi povos fari ion bonan en la mondo." La muzikilo silente forturnis sin kaj trotis laŭ flankpado, cele malproksiman Manĝtulan vilaĝon. "Ĉu ankaŭ ni devos iri tien?" demandis Fuŝulo maltrankvile. "Ne," diris O1/4o; "mi opinias ke ni iru rekte antaŭen, ĉar ĉi tiu pado estas la plej larĝa kaj plej bona. Kiam ni atingos domon ni demandos pri kiel iri al la Smeralda Urbo." Ĉapitro 8: La Malsaĝa Strigo kaj la Saĝa Azeno Ĉapitro 8 La Malsaĝa Strigo kaj la Saĝa Azeno Plu ili iris, kaj duona horo da senhalta marŝado kondukis ilin al domo iom pli bona ol la du kiujn ili jam pasis. Ĝi staris proksime al la vojo kaj super la pordo estis afiŝo kiu legiĝis: "F-ino Malsaĝa Strigo kaj S-ro Saĝa Azeno: Publikaj Konsilistoj." Kiam O1/4o laŭtlegis la afiŝon Ĉifoneroj diris ridante: "Nu, jen loko kie ni povos akiri tiom da konsilado kiom ni deziras, eble pli ol ni bezonas. Ni eniru." La knabo frapis sur la pordon. "Envenu!" vokis profunda basa voĉo. Do ili malfermis la pordon kaj eniris la domon, kie malgranda palbruna azeno, vestita per blua antaŭvesto kaj blua ĉapo, okupis sin per senpolvigado de la mebloj per blua tuko. Sur breto super la fenestro sidis tre granda blua strigo sur kies kapo estis blua sunkufo; per siaj grandaj rondaj okuloj ŝi palpebrumadis al la vizitantoj. "Bonan matenon," diris la azeno, per sia profunda voĉo, kiu sonis pli granda ol li mem. "Ĉu vi venis al ni por konsiloj?" "Nu, ni venis ial," respondis Ĉifoneroj, "kaj nun ĉar ni estas ĉi tie ni ricevu iom da konsilado. Ĝi estas senpaga, ĉu ne?" "Certe," diris la azeno. "Konsilo neniom kostas -- krom se oni observas ĝin. Permesu ke mi diru, flanke, ke vi estas la plej stranga grupo de veturantoj kiuj ĝis nun venis al mia butiko. Taksante vin nur per la aspekto, mi opinias ke plej bone estus ke vi parolu kun la Malsaĝa Strigo tie." Ili turnis sin por rigardi la birdon, kiu skuetis siajn flugilojn kaj gapis ilin per siaj grandaj okuloj. "Hut-ti-tut-ti-tut!" kriis la strigo. Vili-kum-bi Saluton vi! Enig-kum, elig-kum Ti-ri-li-li! "Tio superas vian poezion, Ĉifonuloj," diris O1/4o. "Ĝi estas nur sensenca1/4o!" deklaris la Vitra Kato. "Sed ĝi estas bona konsilo por malsaĝuloj," diris la azeno, admire. "Aŭskultu mian partneron, kaj vi ne povos erari." Diris la strigo per grumbla voĉo: Vivas Miksĉifon-knabin', Kuŝas sur nenies sin'; Sencomanka, ĝojoama, Vere kiu volos ŝin? "Vera komplimento! Vera komlimento, ja vere!" kriis la azeno, turnante sin por rigardi Ĉifonerojn. "Vi certe estas mirinda, mia kara, kaj mi kredas ke vi fariĝus bonega pinglokuseneto. Se vi apartenus al mi, mi surportus fumizitajn okulvitrojn por rigardi vin." "Kial?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Ĉar vi estas tiel brila kaj bunta." "Mia beleco blindumas vin," ŝi asertis. "Vi la Manĝtuloj ĉiuj fiere marŝadas kun via stulta bluo, dum mi -- " "Vi erare nomas min Manĝtulo," interrompis la azeno, "ĉar mi naskiĝis en la Lando Mo kaj vizitis Ozon dum la tago kiam oni fermis ĝin kontraŭ la tuta cetero de la mondo. Do ĉi tie mi devas resti, kaj mi agnoskas ke ĝi estas tre bela kaj loĝinda lando." "Hut-ti-tut-ti-tut!" kriis la strigo. Sorĉilon O1/4o volas trovi, Marmoran Onĉjon Nonĉjon movi. Tre longe serĉi ja utilas, Sorĉilojn trovi malfacilas. "Ĉu la strigo tamen vere estas malsaĝa?" demandis la knabo. "Nepre," respondis la azeno. "Rimarku kiel malelegantaj estas ŝiaj esprimoj. Sed mi admiras la strigon ĝuste ĉar ŝi estas klare malsaĝa. Laŭtradicie strigoj estas tre saĝaj, plejparte, tiel ke malsaĝa strigo estas malkutima, kaj eble vi scias ke ĉiu aŭ ĉio malkutima nepre interesas saĝulojn." La strigo denove skuetis siajn flugilojn, murmurante ĉi tiujn vortojn: Malfacilas esti vitra kato -- Ĉar malmola estas ŝia fato; Diafana ĉiu ŝia ago, Kaj videbla klare per imago. "Ĉu vi rimarkis mian palruĝan cerbon?" demandis Fuŝulo, fiere. "Oni povas vidi ĝin funkcii." "Ne dum la tago," diris la azeno. "Ŝi ne povas bone vidi dum la tago, povrulino. Sed ŝia konsilo estas bonega. Mi konsilas ke vi obeu ĝin." "La strigo ankoraŭ ne donis al ni konsilon," la knabo deklaris. "Ne? Do kiel vi nomas ĉiujn tiujn dolĉajn poemojn?" "Nur malsaĝa1/4oj," respondis O1/4o. "Ĉifoneroj diras simila1/4ojn." "Malsaĝa1/4oj? Kompreneble! Certe! La Malsaĝa Strigo devas esti malsaĝa, alie ŝi ne estus la Malsaĝa Strigo. Vi ja vere multe komplimentas mian partneron," asertis la azeno, kunfrotante siajn antaŭajn piedojn kvazaŭ tre plaĉite. "La afiŝo diras ke vi estas saĝa," komentis Ĉifoneroj al la azeno. "Bonvolu pruvi tion." "Kun granda plezuro," respondis la besto. "Provu min, mia kara Ĉifoneroj, kaj mi pruvos mian saĝecon tujtuje." "Kiel oni plej bone iras al la Smeralda Urbo?" demandis O1/4o. "Per marŝado," diris la azeno. "Mi scias tion; sed kiun vojon mi sekvu?" estis la sekva demando de la knabo. "La vojon el flavaj brikoj, kompreneble. Ĝi kondukas rekte al la Smeralda Urbo. "Kaj kiel ni trovos la vojon el flavaj brikoj?" "Plu laŭiru la padon kiun vi ĝis nun laŭiris. Vi atingos la flavajn brikojn baldaŭ, kaj vi rekonos ilin kiam vi vidos ilin ĉar ili estas la sola flava1/4o en la blua lando." "Dankon," diris la knabo. "Fine vi donis al mi informon." "Ĉu tio estas via tuta saĝeco?" demandis Ĉifoneroj. "Ne," respondis la azeno. "Mi scias multon alian, sed ĝi ne interesus vin. Do mi donos al vi lastan konsilon: moviĝu, ĉar ju pli vi faros tion des pli baldaŭ vi atingos la Smeraldan Urbon." "Hut-ti-tut-ti-tut-ti-tu!" kriaĉis la strigo; Rapidu ho! Foriru do! Vi kien iros, vi ne scias. Manĝtula knab, Fuŝul', Ĉifon', Marŝos vi al mav' aŭ bon'. Danĝeroj estas en la fon'; Pri l' celo mankas via kon' -- Kien iri vi ne scias, Nek mi scias, tamen iru! "Ŝajnas kvazaŭ ŝi proponas ion," diris la Miksĉifona Knabino. "Do ni akceptu kaj foriru," respondis O1/4o. Ili adiaŭis la Saĝan Azenon kaj la Malsaĝan Strigon kaj tuj rekomencis sian veturon. Ĉapitro 9: Ili Renkontas la Vuzon Ĉapitro 9 Ili Renkontas la Vuzon "Ŝajne estas efektive tre malmultaj domoj ĉi tie," komentis O1/4o, kiam ili jam marŝis tute silente dum longa periodo. "Ne gravas," diris Ĉifoneroj; "ni ne serĉas domojn, ni serĉas la vojon el flavaj brikoj. Ja estos strange, trovi ion flavan en ĉi tiu morne blua lando." "Estas malpli bonaj koloroj ol flavo en ĉi tiu lando," asertis la Vitra Kato, per spita tono. "Ho; ĉu vi parolas pri la palruĝaj ŝtoneroj kiujn vi nomas cerbo, kaj viajn ruĝan koron kaj verdajn okulojn?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Ne; mi parolis pri vi, se vi nepre volas scii," muĝetis la kato. "Vi 1/4aluzas!" ridis Ĉifoneroj. "Vi interŝanĝus viajn lipharojn por bela bunta koloro kia mia, se vi povus." "Neniel!" kolere respondis la kato. "Mi havas la plej klaran koloron en la mondo, kaj mi ne dungas kosmetikiston." "Tion mi facile vidas," diris Ĉifoneroj. "Mi petas, ne kverelu," petegis O1/4o. "Nia veturo estas grava, kaj kverelado senesperIgas min. Por esti brava necesas esti bonhumora, do mi esperas ke vi estos laŭeble plej bonhumoraj." Kiam ili jam marŝis iom longdistance subite ili frontis altan barilon kiu neebligis plu iri rekte antaŭen. Ĝi iris rekte trans la vojon kaj ĉirkaŭis malgrandan aron da altaj arboj, dense kunplantitaj. Kiam la grupo de aventurantoj rigardis tra la tabuloj de la barilo ili opiniis ke ĉi tiu arbaro aspektas pli morna kaj malakceptema ol ĉiuj antaŭe viditaj. Ili baldaŭ trovis ke la pado kiun ili laŭiris nun kurbiĝas kaj ĉirkaŭiras la arbareton, sed kio haltigis O1/4on kaj instigis lin profunde pensi estis averto literumita sur la barilo kiu legiĝis: "EVITU LA VUZON!" "Tio signifas," li diris, "ke estas Vuzo aliflanke de tiu barilo, kaj la Vuzo devas esti danĝera besto ĉar alie oni ne dirus ke oni evitu ĝin." "Do ni ne eniru," respondis Ĉifoneroj. "Tiu pado estas ekster la barilo, kaj Sinjoro Vuzo konservu sian arbareton por si, tio ne ĝenos nin." "Sed unu el niaj celoj estas trovi Vuzon," O1/4o eksplikis. "La Magiisto volas ke mi akiru tri harojn el la fino de la vosto de Vuzo." "Ni plu iru kaj trovu alian Vuzon," proponis la kato. "Ĉi tiu estas malbela kaj danĝera, alie oni ne enkaĝigus ĝin. Eble ni trovos alian kiu estas malsovaĝa kaj mildkonduta." "Eble tute ne ekzistas alia," respondis O1/4o. "La averto ne diras 'Evitu Vuzon'; ĝi diras 'Evitu la Vuzon', kio eble signifas ke ekzistas nur unu en la tuta Lando Oz." "Tial," diris Ĉifoneroj, "eble ni eniru kaj trovu lin. Verŝajne se ni ĝentile petos lin permesi ke ni eltiru tri harojn el la fino de lia vosto li ne damaĝos nin." "Damaĝus lin, tamen, mi estas certa, kaj tio malagrabligus lin," diris la kato. "Ne maltrankvilu, Fuŝulo," komentis la Miksĉifona Knabino; "ĉar se estos danĝero vi povos grimpi arbon. O1/4o kaj mi ne timas; ĉu, O1/4o?" "Nu, mi ja timas, iomete," la knabo konfesis; "sed ĉi tiun danĝeron ni devos renkonti, se ni intencas savi kompatindan Onĉjon Nonĉjon. Kiel ni povos transiri la barilon?" "Pergrimpe," respondis Ĉifonulo, kaj tuj ŝi komencis grimpi la vicojn de tabuloj. O1/4o sekvis kaj trovis ke estas pli facile ol li anticipis. Kiam ili atingis la supron de la barilo ili komencis malsuprengrimpi aliflanke kaj baldaŭ ili estis en la arbaro. La Vitra Kato, ĉar ŝi estis malgranda, rampis inter la malsupraj tabuloj kaj renkontis ilin. Ĉi tie estis tute nenia pado, do ili eniris la arbaron, la knabo gvidis, kaj ili vagis inter la arboj ĝis ili estis preskaŭ en la centro de la arbaro. Ili nun trovis vakan spacon en kiu staris roka kavo. Ĝis nun ili renkontis neniun vivanton, sed kiam O1/4o vidis la kavon li sciis ke sendube ĝi estas la loĝejo de la Vuzo. Estas malfacile fronti iun sovaĝan beston sen korfebliĝo, sed ankoraŭ pli timige estas fronti nekonatan beston pri kiu oni neniam vidis eĉ bildon. Do ne mirigas ke la pulso de la Manĝtula knabo batadis rapide dum li kaj liaj kunuloj staris frontante la kavon. La aperturo estis perfekte kvadrata, kaj preskaŭ sufiĉe granda por lasi kapron eniri. "Mi supozas ke la Vuzo dormas," diris Ĉifoneroj. "Ĉu mi en1/4etu ŝtonon, por veki lin?" "Ne; mi petas, ne," respondis O1/4o, kies voĉo tremetis. "Mi ne hastemas." Sed li ne bezonis longe atendi, ĉar la Vuzo aŭdis la sonojn de voĉoj kaj venis trotante el sia kavo. Ĉar ĉi tiu estas la sola Vuzo iam vivinta, ĉu en la Lando Oz ĉu ekster ĝi, mi priskribu ĝin por vi: La besto konsistis tute el kvadratoj kaj plataj surfacoj kaj randoj. Ĝia kapo estis ekzakta kvadrato, kiel konstrublokoj per kiuj infano ludas; tial ĝi ne havis orelojn, ĝi aŭdis sonojn tra du aperturetoj en la supraj anguloj. Ĝia nazo, en la centro de kvadrata surfaco, estis plata, kaj la buŝon formis la aperturo de la malsupra rando de la bloko. La korpo de la Vuzo estis multe pli granda ol ĝia kapo, sed estis simile blokforma -- ĝi estis duoble tiom longa kiom larĝa kaj alta. La vosto estis kvadrata kaj bloka kaj plene rekta, kaj la kvar kruroj estis same konstruitaj, ĉiu estis kvarflanka. La besto estis kovrita de dika glata haŭto kaj tute ne havis harojn krom ĉe la ekstrema fino de ĝia vosto, kie kreskis precize tri rigidaj, kvadratetaj haroj. La besto estis malhelblua kaj lia vizaĝo estis nek timiga nek ferocaspekta, ĝi aspektis bonhumora kaj ridetema. Vidante la fremdulojn, la Vuzo faldis siajn malantaŭajn krurojn kvazaŭ per ĉarniroj kaj sidiĝis por rigardi siajn vizitantojn. "Nu, nu," li kriis; "kia kurioza grupo vi estas! Unue mi supozis ke kelkaj el tiuj mizeraj Manĝtulaj kultivistoj venis por ĝeni min, sed trankviligas min trovi vin anstataŭ ilin. Al mi estas klare ke vi estas rimarkinda grupo -- egale rimarkinda viamaniere kiel mi miamaniere -- do vi estas bonvenaj en mia regno. Bela loko, ĉu ne? Sed soleca -- ege soleca." "Kial ili enfermis vin ĉi tie?" demandis Ĉifoneroj, kiu rigardadis la kuriozan kvadratan beston tre scivoleme. "Ĉar mi manĝas ĉiujn mielabelojn kiujn la Manĝtuloj ĉi tie posedas por ke ili faru mielon." "Ĉu vi amas manĝi mielabelojn?" demandis la knabo. "Multe. Ili estas vere bongustegaj. Sed al la kultivistoj ne plaĉis perdi siajn abelojn do ili provis detrui min. Kompreneble ili ne povis." "Kial?" "Mia haŭto estas tiom dika kaj malglata ke nenio povas trairi ĝin por damaĝi min. Do, trovinte ke ili ne povas detrui min, ili pelis min en ĉi tiun arbaron kaj konstruis barilon ĉirkaŭ min. Malafable, ĉu ne?" "Sed kion vi manĝas nun?" demandis O1/4o. "Tute nenion. Mi provis la foliojn de la arboj kaj la muskojn kaj la rampoplantojn, sed ili ŝajne ne konvenas por mi. Do, ĉar ne estas mielabeloj ĉi tie, mi manĝas nenion jam de jaroj." "Do certe vi estas ege malsata," diris la knabo. "Mi havas iom da pano kaj fromaĝo en mia korbo. Ĉu al vi plaĉas tiaj manĝa1/4oj?" "Donu al mi mordeton da ĝi kaj mi provos; poste mi povos pli bone informi vin ĉu ĝi plaĉas al mia apetito," respondis la Vuzo. Do la knabo malfermis sian korbon kaj derompis pecon de la panbulko. Li 1/4etis ĝin al la Vuzo, kiu lerte kaptis ĝin per sia buŝo kaj tujtuje manĝis ĝin. "Ĝi estas sufiĉe bona," deklaris la besto. "Ĉu pli?" "Provu fromaĝon," diris O1/4o, kaj al1/4etis pecon. La Vuzo ankaŭ manĝis tion, kaj ŝmacis per siaj longaj maldikaj lipoj. "Tio estas bonega!" ĝi kriis. "Ĉu pli?" "Multe pli," respondis O1/4o. Do li sidiĝis sur stumpo kaj manĝigis al la Vuzo panon kaj fromaĝon dumlonge; ĉar negrave kiom derompis la knabo, la bulko kaj la fromaĝo restis egale grandaj. "Sufiĉe," fine diris la Vuzo; "mi estas plenplena. Mi esperas ke la nekutima manĝa1/4o ne misdigestiĝos." "Mi esperas ke ne," diris O1/4o. "Mi mem manĝas ĝin." "Nu, mi devas esprimi grandan dankon, kaj mi ĝojas pro via veno," anoncis la besto. "Ĉu ion mi povas fari responde al via komplezo?" "Jes," diris O1/4o fervore, "vi kapablas multe komplezi min, se vi volas." "Kion?" demandis la Vuzo. "Nomu la komplezon kaj mi donos ĝin." "Mi -- mi volas tri harojn el la fino de via vosto," diris O1/4o, iom hezite. "Tri harojn! Nu, mi havas nur tiom -- mi ne havas pli, nek sur mia vosto nek aliloke," kriis la besto. "Mi scias; sed mi tre multe volas ilin." "Ili estas mia sola ornama1/4o, mia plej bela parto," diris la Vuzo, maltrankvile. "Se mi transdonos tiujn tri harojn, mi -- mi restos simpla blokkapulo." "Tamen mi devas havi ilin," insistis la knabo, firme, kaj li rakontis al la Vuzo pri la akcidento suferita de Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete, kaj pri kiel la tri haroj devos esti parto de sorĉo kiu revivigos ilin. La besto atente aŭskultis kaj kiam O1/4o finis sian rakonton ĝi diris, ĝemante: "Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, ĉar mi fieras ke miaj vortoj ne estas parol-fi-eroj. Do vi rajtas havi la tri harojn kiel mian dankon. Mi kredas ke estus tre maldece rifuzi." "Grandegan dankon!" kriis la knabo, ĝoje. "Ĉu vi permesas ke mi eltiru la harojn jam nun?" "Kiam ajn vi volas," respondis la Vuzo. Do O1/4o proksimiĝis al la stranga besto kaj preninte unu el la haroj li komencis tiri. Li pli forte tiris. Li plenforte tiris; sed la haro estis firme fiksita. "Kia problemo?" demandis la Vuzo, kiun O1/4o trenis tien kaj tien tra la tuta libera spaco dum sia strebo eltiri la haron. "Ĝi ne eltireblas," diris la knabo, anhelante. "Mi timis ke tiel estos," deklaris la besto. "Necesos pli forte tiri." "Mi helpos," kriis Ĉifoneroj, venante al la flanko de la knabo. "Vi tiru la haron, kaj mi tiros vin, kaj kune ni certe facile eltiros ĝin." "Atendetu," vokis la Vuzo, kaj poste ĝi iris al arbo kaj ĉirkaŭbrakumis ĝin per siaj antaŭaj piedoj, tiel ke ĝia korpo ne povos esti ĉirkaŭtrenata. "Bone, nun. Tiru!" O1/4o prenis la haron per ambaŭ manoj kaj plenforte tiris, dum Ĉifoneroj prenis la talion de la knabo kaj aldonis sian forton al lia. Sed la haro ne moviĝis. Anstataŭe, ĝi glitis el la manoj de O1/4o kaj li kaj Ĉifoneroj ambaŭ ruliĝis sur la tero kune kaj ne haltis antaŭ ol batiĝi kontraŭ la rokan kavon. "Cedu," konsilis la Vitra Kato, dum la knabo stariĝis kaj helpis la Miksĉifonan Knabinon stariĝi. "Dekduo da fortuloj ne povus eltiri tiujn harojn. Mi kredas ke ili estas fiksitaj sub la dika haŭto de la Vuzo." "Do kion mi faru?" demandis la knabo, senespere. "Se kiam ni reiros mi ne kunprenos tiujn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto, la aliaj objektoj kiujn mi serĉas tute ne utilos, kaj ni ne povos revivigi Onĉjon Nonĉjon kaj Margoleten." "Ili estas nehelpeblaj, mi timas," diris la Miksĉifona Knabino. "Ne gravas," pludiris la kato. "Mi efektive ne komprenas kial maljuna Onĉjo kaj Margolete valoras tiom da penoj." Sed O1/4o ne sentis tiel. Li estis tiom senesperigita ke li sidiĝis sur stumpo kaj komencis plori. La Vuzo rigardis la knabon penseme. "Kial ne kunportu min?" demandis la besto. "Kiam vi fine atingos la domon de la Magiisto, li certe povos trovi rimedon por eltiri tiujn tri harojn." O1/4on multe ĝojigis tiu sugesto. "Solvite!" li kriis, forviŝante la larmojn kaj stariĝante kun rideto. "Se mi prenos la tri harojn al la Magiisto, ne gravos ke ili restas en via korpo." "Tute ne gravos," akordis la Vuzo. "Venu, do," diris la knabo, prenante sian korbon; "ni tuj ekiru. Mi devos trovi plurajn aliajn a1/4ojn, sciu." Sed la Vitra Kato iom ridis kaj demandis laŭ sia malestima maniero: "Kiel vi intencas elirigi la beston el ĉiu tiu arbaro?" Tio perpleksigis ilin dum kelka tempo. "Ni iru al la barilo, kaj eble ni tie trovos rimedon," proponis Ĉifoneroj. Do ili marŝis tra la arbaro al la barilo, kaj atingis ĝin ĉe punkto precize kontraŭa al tiu kie ili transiris ĝin. "Kiel vi eniris?" demandis la Vuzo. "Ni transgrimpis," respondis O1/4o. "Mi ne povas," diris la besto. "Mi tre rapide kuras, ĉar mi povas atingi mielabelon dum ĝi flugas; kaj mi povas tre alten salti, tial oni konstruis tiel altan barilon por enfermi min. Sed mi tute ne povas grimpi, kaj mi estas tro granda por premi min inter la tabulojn de la barilo." O1/4o penis elpensi kion fari. "Ĉu i povas fosi?" li demandis. "Ne," respondis la Vuzo, "ĉar mi ne havas ungojn. La malsuproj de miaj piedoj estas tute plataj. Nek mi povas ronĝi la tabulojn, ĉar mi ne havas dentojn." "Do efektive vi ne estas tre terura besto," komentis Ĉifoneroj. "Vi neniam aŭdis min muĝi, alie vi ne dirus tion," deklaris la Vuzo. Kiam mi muĝas, la sono eĥas kiel tondro tra la valoj kaj arbaroj, kaj infanoj tremas pro timo, kaj virinoj kovras siajn kapojn per siaj antaŭvestoj, kaj grandaj viroj kuras por kaŝi sin. Mi supozas ke nenio en la mondo estas egale terura kiel la muĝo de Vuzo." "Do bonvolu ne muĝi," petetis O1/4o fervore. "Mi nepre ne muĝos, ĉar mi ne estas kolera. Nur kiam mi estas kolera mi sonigas mian timigan, orelŝiran, animtremigan muĝon. Ankaŭ, kiam mi koleras, miaj okuloj ardas per fajro, negrave ĉu aŭ ne mi muĝas." "Vera fajro?" demandis O1/4o. "Kompreneble, vera fajro. Ĉu vi supozas ke ili ardus per fajrimita1/4o?" demandis la Vuzo, per tono de ofendiĝo. "Se tiel, mi solvis la enigmon," kriis Ĉifoneroj, dancante gaje. "Tiuj bartabuloj estas el ligno, kaj se la Vuzo staros proksime al la barilo kaj ardigos siajn okulojn per fajro, ili eble ardigos la barilon kaj bruligos ĝin. Poste li povos formarŝi kun ni, ĉar li estos libera." "Ha, mi neniam elpensis tian planon, alie mi jam delonge estus libera," diris la Vuzo. "Sed mi ne povos ardigi fajron en miaj okuloj krom se mi estos tre kolera." "Ĉu vi bonvolos, do, ekkoleri pri io?" demandis O1/4o. "Mi provos. Vi nur diru 'Krizle-Kru' al mi." "Ĉu tio kolerigos vin?" demandis la knabo. "Ege." "Kion ĝi signifas?" demandis Ĉifoneroj. "Mi ne scias, tial ĝi tiom kolerigas min," respondis la Vuzo. Li ekstaris proksime al la barilo, kun sia kapo apud unu el la tabuloj, kaj Ĉifoneroj elkriis "Krizle-Kru!" Poste O1/4o diris "Krizle-Kru!" kaj la Vitra Kato diris "Krizle-Kru!". La Vuzo komencis tremi pro kolero kaj malgrandaj fajreroj saltis el liaj okuloj. Vidante tion, ili ĉiuj kriis "Krizle-Kru" kune, kaj tio instigis la okulojn de la besto ardi per fajro tiel feroce ke la bartabulon trafis la fajreroj kaj ĝi komencis fumi. Baldaŭ ĝi ekflamis, kaj la Vuzo retrenpaŝis kaj diris triumfe: "Aha! Tio bone sukcesis. Bonega penso estis via, ke vi ĉiuj kune kriu, ĉar tio plejkolerigis min. Belaj fajreroj, ĉu ne?" "Vera piroteknika1/4o," respondis Ĉifoneroj, admire. Post kelkaj momentoj la tabulo jam brulis plurajn metrojn, lasante aperturon sufiĉe grandan por ke ili ĉiuj trapasu. O1/4o derompis kelkajn branĉojn de arbo kaj per ili li batis la fajron ĝis estingi ĝin. "Ni ne volas bruligi la tutan barilon," diris li, "ĉar la flamoj altirus la atenton de la Manĝtulaj kultivistoj, kiuj poste venus kaj rekaptus la Vuzon. Mi kredas ke ili multe surpriziĝos kiam ili trovos ke li eskapis." "Tiel estos," deklaris la Vuzo, ridante gaje. Kiam ili trovos ke mi forestas la kultivistoj multe ektimos, ĉar ili anticipos ke mi elmanĝos iliajn mielabelojn, kiel antaŭe." "Tio memorigas min," diris la knabo, "ke vi devas promesi min ke vi ne manĝos mielabelojn dum vi estos kun ni." "Eĉ ne unu?" "Eĉ ne unu. Vi embarasus nin ĉiujn, kaj ni ne risku pli da problemoj ol nepre necesos. Mi manĝigos al vi kiom da pano kaj fromaĝo kiom vi volos, kaj tio devos kontentigi vin. "Bone, mi promesos," diris la Vuzo, feliĉe. "Kaj kiam mi promesas ion vi povas dependi de ĝi, ĉar mi estas kvadrata2." 2 Ĉi tiu kaj la ĉisekvaj alineoj uzas Anglalingvajn vortludojn: "kvadrata" = fidinda, stabila; "kurb(iĝint)a" = nefidinda, malhonesta. "Mi ne komprenas kial tio gravas," komentis la Miksĉifona Knabino, dum ili trovis la padon kaj daŭrigis sian veturon. "La formo ne kaŭzas honestecon, ĉu?" "Kompreneble ĝi kaŭzas tion," respondis la Vuzo, tre decideme. "Neniu povus fidi tiun Kurbiĝintan Magiiston, ekzemple, ĝuste ĉar li estas kurba; sed kvadrata Vuzo ne povus fari ion kurban eĉ se li volus." "Mi estas nek kvadrata nek kurba," diris Ĉifoneroj, rigardante sian dikan korpon. "Ne; vi estas ronda, do vi povus agi iel ajn," asertis la Vuzo. "Ne kulpigu min, Fraŭlino Belegeco, ĉar mi suspekteme rigardas vin. Multaj satenaj rubandoj havas katunajn dorsojn." Ĉifoneroj ne komprenis tion, sed ŝi maltrankvile pensis ke ŝi mem havas katunan dorson. Ĝi kompaktiĝas kelkfoje kaj kaŭzas ke ŝi estu malalta kaj dikega, kaj tiam ŝi devas ruli sin en la vojo ĝis ŝia korpo reetendiĝis. Ĉapitro 10: Vilulo venas savi Ĉapitro 10 Vilulo venas savi Ili ankoraŭ ne tre malproksimen iris kiam Fuŝulo, kiu jam antaŭenkuris, revenis saltante por diri ke la vojo el flavaj brikoj estas antaŭ ili. Tuj ili rapidis antaŭen por vidi kiel aspektas tiu fama vojo. Ĝi estis larĝa vojo, sed ne rekta, ĉar ĝi vagis trans montoj kaj valoj kaj elektis la plej facilajn trairejojn. Ĝiaj tutaj longo kaj larĝo estis pavimitaj per glataj brikoj el brila flavo, do ĝi estis plata kaj ebena krom kelkloke kie la brikoj estis diseriĝintaj aŭ elprenitaj lasante truojn kiuj povus stumbligi neatentantojn. "Mia demando estas," diris O1/4o, rigardante ambaŭdirekte laŭ la vojo, "kiun direkton elekti". "Kien vi celas iri?" demandis la Vuzo. "Al la Smeralda Urbo," li respondis. "Do iru okcidenten," diris la Vuzo. "Mi sufiĉe bone konas ĉi tiun vojon, ĉar mi ĉasis multajn mielabelojn sur ĝi." "Ĉu vi iam iris al la Smeralda Urbo?" demandis Ĉifoneroj. "Ne. Mi estas nature tre retirema, kiel eble vi rimarkis, do mi ne multe partoprenis en la socio." "Ĉu vi timas homojn?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Mi? Kun mia korŝira muĝo -- mia terura tremiga muĝo? Nepre ne. Mi nenion timas," deklaris la Vuzo. "Mi volegas povi diri la samon," ĝemis O1/4o. "Mi opinias ke ni ne bezonos timi kiam ni atingos la Smeraldan Urbon, ĉar Onĉjo Nonĉjo diris al mi ke Ozma, nia knabina Reganto, estas tre bela kaj afabla, kaj klopodas helpi ĉiun kiu renkontas problemojn. Sed oni diras ke estas multaj danĝeroj kaŝiĝintaj survoje al la granda Feurbo, do ni devos multe zorgi." "Mi esperas ke nenio rompos min," diris la Vitra Kato, per nervoza voĉo. "Mi estas iomete rompiĝema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn ŝokojn." "Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj flika1/4oj tio rompus mian koron," diris la Miksĉifona Knabino. "Mi ne estas certa ke vi havas koron," O1/4o memorigis ŝin. "Do ĝi rompus mian katunon," persistis Ĉifoneroj. "Ĉu vi kredas ke ĉiuj miaj koloroj estas nefademaj, O1/4o?" ŝi demandis maltrankvile. "Nu, ili certe estas fadenaj," li respondis; kaj poste, rigardante antaŭen, li kriis: "Ho, kiaj belaj arboj!" Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antaŭen por rigardi ilin pli proksime. "Nu, ili tute ne estas arboj," diris Ĉifoneroj; "ili estas nur monstraj plantoj." Tio ili vere estis: amasoj da grandaj larĝaj folioj kiuj leviĝis de la tero alten en la aero, ĝis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Miksĉifona Knabino, kiu estis pli alta ol O1/4o. La plantoj vicis ambaŭflanke de la vojo kaj de ĉiu planto leviĝis dekduo aŭ pli de la grandaj larĝaj folioj, kiuj balanciĝis daŭre de flanko al flanko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balanciĝantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi ĝeneralan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo -- belegaj flavoj, kiuj fariĝis palruĝaj, purpuraj, oranĝaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj -- ĉiu aperis kiel makulo aŭ strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstataŭiĝis per alia koloro aliforma. La ŝanĝiĝema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed ĝi ankaŭ estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesiĝo. Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tuŝis la Miksĉifonan Knabinon. Rapide ĝi ĉirkaŭpremis ŝin, kovrante ŝin tute per siaj dikaj falda1/4oj, kaj poste ĝi ŝanceliĝe retiris sin sur sia tigo. "Nu, ŝi malaperis!" anhelis O1/4o. miroplene, kaj dum li zorge aŭskultis li kredis aŭdi la dampitajn kriojn de Ĉifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antaŭ ol li povis elpensi kion fari por savi ŝin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton ĝis ŝi estis plene kaŝita, kaj poste rerektiĝante sur sia tigo. "Atentu!" kriis la Vuzo. "Kuru! Kuru rapide, alie vi perdiĝos." O1/4o turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide laŭ la vojo. Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis. La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili ĉirkaŭkaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata ĝis li balanciĝis en la aero, dum la folifalda1/4oj ĉiuflanke premis lin. Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere: "Lasu min! Lasu min!" Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn efikis. La folio firme tenis lin kaj li estis kaptito. Post tio O1/4o kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero trafis lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ĉeestas por savi ilin. "Kial mi ne anticipis tion?" li ploris amare. "Mi estas O1/4o la Misfortuna, kaj ia terura1/4o neeviteble trafas min." Li puŝis kontraŭ la folion kiu tenas lin kaj trovis ĝin mola, sed dika kaj firma. Ĝi estis kia giganta bandaĝo tute ĉirkaŭ li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon aŭ membrojn por ŝanĝi ilian pozicion. La minutoj pasis kaj fariĝis horoj. O1/4o demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondiĉo kaj ĉu la folio iom post iom elsuĉos lian forton kaj eĉ lian vivon, por nutri sin. La malgranda Manĝtula knabo neniam aŭdis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo ĉimomente estis ke li restos por ĉiam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon. Neniu sono atingis lin tra la folio; tute ĉirkaŭe estis intensa silento. O1/4o demandis al si ĉu Ĉifoneroj ĉesis kriadi, aŭ ĉu la folifalda1/4oj neebligas ke li aŭdu ŝin. Post kelka tempo li kredis aŭdi fajfon, kvazaŭ iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, ĉar li rekonis la sonon de bela Manĝtula melodio kiun Onĉjo Nonĉjo ofte kantis al li. La sonoj estis nelaŭtaj kaj dolĉaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de O1/4o, ili estis klaraj kaj harmoniaj. Ĉu la folio povas fajfi, O1/4o demandis al si? Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj fine ili sonis ĝuste aliflanke de la folio ĉirkaŭpremanta lin. Subite la tuta folio kliniĝis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kuŝis plene etendite la falda1/4oj iom post iom malstreĉiĝis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antaŭ li -- viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj. Li estis granda viro, kun vilaj vizaĝharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo -- sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura ĉapelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Riĉaj sed vilaj punta1/4oj estis ĉe lia gorĝo; jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj; la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ĉe la genuoj kaj vila1/4ojn tute ĉirkaŭ la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante O1/4on, estis akra tranĉilo ponardoforma. "Ho!" kriis O1/4o, multe surprizite de sia ekvido de ĉi tiu fremdulo; kaj poste li aldonis: "Kiu savis min sinjoro?" "Ĉu vi ne vidas?" respondis la alia, ridetante; "Mi estas la Vilulo." "Jes; mi vidas tion," diris la knabo, kapjesante. "Ĉu do vi savis min de la folio?" "Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin." O1/4o eksaltis, ĉar li vidis plurajn larĝajn foliojn klini sin al li; sed la Vilulo rekomencis fajfi, kaj je la sono la folioj ĉiuj rektiĝis sur siaj tigoj kaj kvietiĝis. La viro nun prenis brakon de O1/4o kaj kondukis lin laŭ la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antaŭ ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne ĉesis fajfadi. "Sciu, la muziko sorĉas ilin," diris li. "Kantado aŭ fajfado -- ne gravas kiu -- bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ĉiam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam ĝenas min. Hodiaŭ dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukliĝintan kaj mi sciis ke nepre estas io en ĝi. Mi detranĉis la folion per mia tranĉilo kaj -- vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, ĉu ne?" "Vi multe komplezis," diris O1/4o, "kaj mi dankas vin. Ĉu vi bonvolos ankaŭ savi miajn kunulojn?" "Kiujn kunulojn?" demandis la Vilulo. "La folioj kaptis ĉiujn," diris la knabo. "Miksĉifonan Knabinon kaj -- " "Kion?" "Knabinon el miksĉifona1/4oj, sciu. Ŝi vivas kaj nomiĝas Ĉifoneroj. Kaj Vitran Katon -- " "Vitran?" demandis la Vilulo. "Tute vitran." "Kaj vivantan?" "Jes," diris O1/4o, "ŝi havas palruĝan cerbon. Kaj Vuzon -- " "Kio estas Vuzo?" demandis la Vilulo. "Nu, mi -- mi -- ne povas skizi ĝin," respondis la knabo, tre perpleksa. "Sed ĝi estas kurioza besto kun tri haroj ĉe la fino de sia vosto neeltireble kaj -- " "Kio estas neeltirebla?" demandis la Vilulo; "la vosto?" "La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi ĝin, kaj tiam vi scios ĝuste kio ĝi estas." "Kompreneble," diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon. Kaj post tio li remarŝis inter la plantojn, ankoraŭ fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj ĉirkaŭvolvis la veturkunulojn de O1/4o. La unua folio kiun li detranĉis liberigis Ĉifonerojn, kaj vidante ŝin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantaŭen, larĝe malfermis sian buŝon kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Ĉifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj profunde klinis sin, dirante: "Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo." Kiam li detranĉis la duan folion li liberigis la Vitran Katon, kaj Fuŝulo tiom timis ke ŝi forkuris fulme kaj baldaŭ estis ĉe la flanko de O1/4o, kie ŝi sidiĝis apud li anhelante kaj tremante. La lasta planto de la tuta vico estis la kaptinto de la Vuzo, kaj granda bulkoformo en la centro de la volvinta folio indikis klare kie li estas. Per sia akra tranĉilo la Vililo detranĉis la tigon de la folio kaj dum ĝi falis kaj malvolviĝis eltrotis la Vuzo kaj eskapis preter la atingpovon de ĉiuj aliaj el la danĝeraj plantoj. Ĉapitro 11: Bona amiko Ĉapitro 11 Bona amiko Baldaŭ la tuta grupo estis kune sur la vojo el flavaj brikoj, tute preter la atingpovo de la belaj sed perfidaj plantoj. La Vilulo, gapinte unu kaj poste la alian, ŝajnis tre plaĉita kaj interesata. "Mi jam vidis kurioza1/4ojn ekde mia alveno al la Lando Oz," diris li, "sed neniam ion pli kuriozan ol ĉi tiun bandon de aventurantoj. Ni sidiĝu iom, kaj konversaciu kaj interkonatiĝu." "Ĉu vi do ne de ĉiam loĝas en la Lando Oz?" demandis la Manĝtula knabo. "Nu efektive, mi antaŭe loĝis en la granda ekstera mondo. Sed foje mi venis ĉi tien kun Doroteo, kaj Ozma permesis ke mi restu. "Ĉu al vi plaĉas Oz?" demandis Ĉifoneroj. "La lando kaj la klimato estas grandiozaj, ĉu ne?" "Ĝi estas la plej bela lando en la tuta mondo, eĉ kvankam ĝi estas felando, kaj mi feliĉas ĉiun minuton dum mi loĝas en ĝi," diris la Vilulo. "Sed diru al mi ion pri vi mem." Do O1/4o rakontis pri sia vizito al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto, kaj kiel li renkontis tie la Vitran Katon, kaj kiel la Miksĉifona Knabino viviĝis, kaj pri la terura akcidento kiun spertis Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete. Poste li rakontis pri sia entrepreno trovi la kvin diversajn objektojn kiujn la Magiisto bezonas por fari sorĉon kiu revivigos la marmorajn figurojn, unu el ili estas tri haroj el la vosto de Vuzo. "Ni trovis la Vuzon," klarigis la knabo, "kaj li konsentis doni al ni la tri harojn; sed ni ne povis eltiri ilin. Do ni devis kunvenigi la Vuzon kun ni." "Mi komprenas," respondis la Vilulo, kiu aŭskultis interesate la rakonton. "Sed eble mi, kiu estas granda kaj forta, povos tiri tiujn tri harojn el la vosto de la Vuzo." "Provu, se vi deziras," diris la Vuzo. Do la Vilulo provis, sed negrave kiom forte li tiris li ne povis eltiri la harojn el la vosto de la Vuzo. Do li residiĝis kaj viŝis sian vilan vizaĝon per vila silka poŝtuko kaj diris: "Ne gravas. Se vi povos gardi la Vuzon ĝis vi akiros la aliajn bezonatajn objektojn, vi povos konduki la beston kaj liajn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto kaj lasi lin trovi metodon eligi ilin. Kiujn aliajn objektojn vi bezonas trovi?" "Unu," diris O1/4o, "estas sesfolio." "Vi verŝajne trovos tion en la kampoj ĉirkaŭ la Smeralda Urbo," diris la Vilulo. "Leĝo malpermesas la plukon de sesfolioj, sed mi kredas ke mi povos konvinki Ozman permesi tion al vi." "Dankon," respondis O1/4o. "La sekva objekto estas la maldekstra flugilo de flava papilio." "Por tio vi devos iri al la Palpbruma Lando," la Vilulo deklaris. "Mi neniam rimarkis papiliojn tie, sed tiu estas la flava lando de Oz kaj ĝin regas bona amiko mia, la Stana Lignohakisto." "Ho, mi aŭdis pri li!" kriis O1/4o. "Li devas esti grandioza viro." "Tia li estas, kaj lia koro estas grandioze afabla. Mi estas certa ke la Stana Lignohakisto faros ĉion eblan por helpi vin savi vian Onĉjon Nonĉjon kaj kompatindan Margoleten." "Post tio mi devos trovi," diris la Manĝtula knabo, "150 mililitrojn da akvo el obskura puto." "Ĉu! Nu, tio estas pli malfacila," diris la Vilulo, gratante sian maldekstran orelon perplekse. "Mi neniam aŭdis pri obskura puto, ĉu vi?" "Ne," diris O1/4o. "Ĉu vi scias kie ia tio troveblas?" demandis la Vilulo. "Mi ne povas imagi," diris O1/4o. "Do ni devos demandi la Birdotimigilon." "La Birdotimigilon! Sed certe, sinjoro, birdotimigilo ne povas scii ion." "Ne la plejmultaj birdotimigiloj, mi agnoskas," respondis la Vilulo. "Sed ĉi tiu Birdotimigilo pri kiu mi parolas estas tre inteligenta. Li pretendas havi la plej bonan cerbon en la tuta Oz." "Pli bonan ol mia?" demandis Ĉifoneroj. "Pli bonan ol mia?" eĥis la Vitra Kato. "Mia estas palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii." "Nu, oni ne povas vidi la cerbon de la Birdotimigilo funkcii, sed ĝi tre lerte pensas," asertis la Vilulo. "Se iu scias kie troviĝas obskura puto, tion scias mia amiko la Birdotimigilo." "Kie li loĝas?" demandis O1/4o. "Li havas grandiozan kastelon en la Palpbruma Lando, proksime al la palaco de sia amiko la Stana Lignohakisto, kaj li ofte troviĝas en la Smeralda Urbo, kie li vizitas Doroteon en la reĝa palaco." "Do ni demandos lin pri la obskura puto," diris O1/4o. "Sed kion alian tiu Kurbiĝinta Magiisto volas?" demandis la Vilulo. "Guton da oleo el vivanta homo." "Ho; sed tio ne ekzistas." "Tion mi pensis," respondis O1/4o; "sed la Kurbiĝinta Magiisto diris ke la recepto ne postulus tion se ĝi estus netrovebla, kaj tial mi devos serĉi ĝis trovi ĝin." "Bonan fortunon," diris la Vilulo, dubeme skuante sian kapon; "sed mi imagas ke vi trovos malfacilon akiri guton da oleo el la korpo de vivanta homo. Estas sango en korpo, sed ne oleo." "Estas katuno en mia," diris Ĉifoneroj, dancante malgrandan 1/4igon. "Mi ne dubas tion," respondis la Vilulo admire. "Vi estas vera komfortilo kaj tiom dolĉa kiom povas esti miksĉifona1/4o. Mankas al vi nur digno." "Mi malamas dignon," kriis Ĉifoneroj, piedbatante ŝtoneron alten en la aero kaj poste provante kapti ĝin dum ĝia falo. "Duono de la malsaĝuloj kaj ĉiuj saĝuloj estas dignaj, kaj mi estas nek tio nek ĉi tio." "Ŝi estas nur frenezulo," klarigis la Vitra Kato. La Vilulo ridis. "Ŝi estas ĝojiga, siamaniere," li diris. "Mi estas certa ke ŝi multe plaĉos al Doroteo, kaj la Birdotimigilo amegos ŝin. Ĉu vi diris ke vi veturas cele la Smeraldan Urbon?" "Jes," respondis O1/4o. "Mi opiniis ke plej bone estos iri tien unue, ĉar la sesfolio troveblas tie." "Mi akompanos vin," diris la Vilulo, "kaj montros al vi la vojon." "Dankon," kriis O1/4o. "Mi esperas ke tio ne ĝenos vin." "Ne," diris la alia, "mi ne celis iun specifan lokon. Dum mia tuta vivo mi estas vagisto, kaj kvankam Ozma donis al mi aron da belaj ĉambroj en sia palaco min ankoraŭ trafas la vagfebro kelkfoje kaj mi ekvagas tra la tuta lando. Mi jam forestis de la Smeralda Urbo plurajn semajnojn, ĉifoje, kaj nun renkontinte vin kaj viajn amikojn mi estas certa ke interesos min akompani vin al la granda urbo de Oz kaj konigi vin al miaj amikoj." "Tio estos tre agrabla," diris la knabo, danke. "Mi esperas ke viaj amikoj ne estas dignaj," komentis Ĉifoneroj." "Kelkaj jes, kaj kelkaj ne," li respondis; "sed mi neniam kritikas miajn amikojn. Se ili efektive estas miaj veraj amikoj, ili povas esti kiaj ajn, kiel ili volas, laŭ mi." "Estas iom da senco en tio," diris Ĉifoneroj, aprobe skuetante sian kuriozan kapon. "Venu, ni iru al la Smeralda Urbo kiel eble plej baldaŭ." Dirinte tion ŝi kuris laŭ la pado, saltetante kaj dancante, kaj poste ŝi turnis sin por atendi ilin. "Estas tre longa distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda Urbo," komentis la Vilulo, "do ni ne alvenos tien hodiaŭ, nek morgaŭ. Tial ni ne tro streĉe marŝu. Mi estas sperta veturisto kaj mi trovis ke mi neniam gajnas per hasto. 'Iru trankvile' estas mia devizo. Se oni ne povas iri tute trankvile, do oni iru laŭeble trankvileme." Marŝinte iom longe laŭ la vojo el flavaj brikoj O1/4o diris ke li malsatas kaj ke li haltos por manĝi iom da pano kaj fromaĝo. Li proponis porcion da manĝa1/4o al la Vilulo, kiu dankis lin sed rifuzis ĝin. "Kiam mi ekveturas," diris li, "mi kunportas sufiĉajn plenmanĝojn por pluraj semajnoj. Mi emas indulgi min per tia nun, ĉar ni ja haltas." Dirinte tion, li prenis botelon el sia poŝo kaj skuis el ĝi pilolon proksimume tiel grandan kiel unu el la fingrungoj de O1/4o. "Tio," anoncis la Vilulo, "estas plena manĝo, en kondensita formo. Inventa1/4o de la granda Profesoro Ŝancel-Insekto, de la Reĝa Kolegio de Atletiko. Ĝi enhavas supon, fiŝojn, rostitan viandon, salaton, pomajn pastobuletojn, glacia1/4on kaj ĉokolada1/4etojn, kune boligitajn por formi tiun unu objekteton, tiel ke oni povas facile porti ĝin kaj gluti ĝin kiam oni malsatas kaj bezonas plenan manĝon." "Mi volas enan manĝon," diris la Vuzo. "Donu al mi pilolon, mi petas." Do la Vilulo donis al la Vuzo pilolon el sia botelo kaj la besto manĝis ĝin tujtuje. "Vi nun englutis sespartan ĉefmanĝon," deklaris la Vilulo. "Pŝa!" diris la Vuzo, nedankeme. "Mi volas gusti ion. Ne donas ĝuon tia manĝado." "Oni manĝu nur por subteni la vivon," respondis la Vilulo, "kaj tiu pilolo egalas al litroj da aliaj manĝa1/4oj." "Ĝi ne plaĉas al mi. Mi volas ion maĉeblan kaj gustumeblan," grumblis la Vuzo. "Vi tute eraras, mia povra besto," diris la Vilulo per kompatema tono. "Pensu pri kiom laciĝus viaj makzeloj maĉante plenan manĝon ĉi tian, se ĝi ne estus kondensita al la dimensio de malgranda pilolo -- kiun vi povas tuje gluti." "Manĝado ne estas laciga; ĝi estas bonsentiga," insistis la Vuzo. "Mi ĉiam maĉas la mielabelojn kiam mi kaptas ilin. Donu al mi iom da pano kaj fromaĝo, O1/4o." "Ne, ne! Vi jam manĝis grandan ĉefmanĝon!" protestis la Vilulo. "Eble," respondis la Vuzo; "sed mi deziras trompi min per manĝo de iom da pano kaj fromaĝo. Eble mi ne estas malsata manĝinte tiujn multajn manĝa1/4ojn kiujn vi donis al mi, sed mi opinias ĉi tiun manĝaferon persona prefero, kaj mi preferas rekoni tion kio eniras min." O1/4o donis al la besto kion li volas, sed la Vilulo skuis sian vilan kapon riproĉe kaj diris ke neniu besto estas tiom obstina kaj malfacile konvinkebla kiel Vuzo. Tiumomente la sono de paŝoj aŭdeblis, kaj supren rigardante ili vidis la vivantan fonografon staranta antaŭ si. Ŝajne ĝi traspertis multajn aventurojn depost kiam O1/4o kaj liaj kamaradoj lastafoje vidis la maŝinon, ĉar la verniso de ĝia ligna ujo estis tute makulita kaj fendita kaj gratita tiel ke ĝi ekhavis malnovan kaj nerespektindan aspekton. "Ve!" kriis O1/4o, rigardegante. "Kio okazis al vi?" "Ne multo," respondis la fonografo per malfeliĉa kaj deprimita voĉo. "Oni 1/4etis sufiĉajn objektojn kontraŭ min, post mia foriro de vi, por stokigi magazenon kaj krome seson da kontoroj." "Ĉu vi estas tiel rompita ke vi ne povas ludi?" demandis Ĉifoneroj. "Ne; mi ankoraŭ povas elverŝi bongustan muzikon. Ĝuste nun mi havas diskon sur mi kiu estas vere superba," diris la fonografo, plifeliĉiĝante. "Domaĝe," komentis O1/4o. "Ni ne malbonemas kontraŭ vi kiel maŝino, sciu; sed kiel muzikilon ni malamas vin." "Do kial oni inventis min?" demandis la maŝino, per tono de indigna protesto. Necertaj, ili rigardis unu la alian, sed neniu povis respondi tiun perpleksigan demandon. Fine la Vilulo diris: "Mi deziras aŭdi la fonografon ludi." O1/4o ĝemis. "Ĝis nun ni estis tre feliĉaj, renkontinte vin, sinjoro," li diris. "Mi scias. Sed iom da mizero, kelkfoje, instigas ke ni plialte taksu feliĉon. Diru al mi, Foĉjo, kia estas tiu disko, kiu laŭ vi estas gustumebla?" "Ĝi estas populara kanto, sinjoro. En ĉiuj civilizitaj landoj la ordinara popolo freneziĝis pri ĝi." "Ĝi sovaĝigas civilizitajn personojn, ĉu? Do ĝi estas danĝera." "Plenegaj de ĝojo, mi celas diri," klarigis la fonografo. "Aŭskultu. Ĉi tiu kanto troviĝos nekutima delico por vi, mi scias. Ĝi riĉigis la aŭtoron -- kiom eblas por aŭtoro. Ĝi nomiĝas 'Mia Lulu'." La fonografo komencis ludi. Serion de strangaj, malglataj sonoj sekvis ĉi tiuj vortoj, kantitaj tra la nazo de viro kun tre vigla esprimado: M'volas mi-Lulun, mi'karbnigran Lulun; M'volas mi-lu-lun, lu-lun, lu-lun, Lu! M'amas mi-Lulun, mi'karbnigran Lulun, Neni-alia 'mas lu-lun, Lu! "Jen -- ĉesigu tion!" kriis la Vilulo, ekstariĝante. "Kion vi celas per tia impertinenteco?" "Ĝi estas la plej nova populara kanto," deklaris la fonografo, parolante per paŭta voĉtono. "Populara kanto?" "Jes. Kanto kies vortojn la feblamensuloj povas memori kaj kiun la muzikanalfabetoj povas fajfi aŭ kanti. Tio popularigas popularan kanton, kaj la tempo venos kiam ĝi anstataŭos ĉiujn aliajn kantojn." "Tiu tempo ankoraŭ ne venos al ni," diris la Vilulo severe. "Mi mem estas ia kantisto, kaj mi ne intencas sufokiĝi per iaj Luluoj kia via karbnigra Lulu. Mi dispecigos vin, Sinjoro Foĉjo, kaj disŝutos viajn pecojn tra la tuta lando, kompleze al la homoj kiujn vi eble renkontus se mi permesus ke vi libere diskuradu. Farinte tiun dolorigan taskon mi -- " Sed antaŭ ol li povis diri pli la fonografo turnis sin kaj kuregis laŭ la vojo tiel rapide kiel ĝiaj kvar tablokruroj povis porti ĝin, kaj baldaŭ ĝi estis tute ne plu videbla. La Vilulo residiĝis kaj aspektis bone plaĉita. "Iu alia ŝparos al mi la penon dispecigi tiun fonografon," diris li; "car ne estas eble ke tia muzikilo daŭros longe en la Lando Oz. Kiam vi estos ripozintaj, amikoj, ni pluiru nian vojon." Dum la posttagmezo la veturantoj trovis sin en soleca kaj neloĝata parto de la lando. Eĉ la kampoj ne plu estis kultivitaj kaj la lando komencis simili dezerton. La vojo el flavaj brikoj aspektis neglektita kaj fariĝis neglata kaj pli malfacile surmarŝebla. Densa vepro kreskis ambaŭflanke de la vojo, kaj gigantaj rokoj estis distroveblaj abunde. Sed tio ne malinstigis O1/4on kaj liajn amikojn plu paŝadi, kaj ili distris sin per ŝercoj kaj gaja konversacio. Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis kristalan fonton kiu ŝprucis el alta roko apud la vojo kaj proksime al tiu fonto staris dezerta kabano. Diris la Vilulo, haltante tie: "Estos bone ke ni tranoktu ĉi tie, kie estas ŝirmejo por niaj kapoj kaj bona akvo trinkebla. Vojo preter ĉi tie estas tre malbona; ankoraŭ pli malbonan ni devos trapaŝi; do ni atendu ĝis la mateno antaŭ ol trafi ĝin." Ili konsentis pri tio kaj O1/4o trovis iom da brulligno en la kabano kaj ardigis fajron en la kameno. La fajro ĝojigis Ĉifonerojn, kiu dancis antaŭ ĝi antaŭ ol O1/4o avertis ŝin ke ŝi eble ekbrulos. Post tio la Miksĉifona Knabino tenis sin sufiĉe distance de la lekantaj flamoj, sed la Vuzo kuŝiĝis antaŭ la fajro kvazaŭ granda hundo kaj ŝajne ĝuis ĝian varmon. Kiel vespermanĝon la Vilulo manĝis pilolon, sed O1/4o plu manĝis siajn panon kaj fromaĝon kiel la plej kontentigan manĝa1/4on. Li ankaŭ donis porcion al la Vuzo. Kiam senlumiĝis kaj ili sidis cirkle sur la planko de la kabano, frontante la fajrolumon -- ĉar tute ne estis mebloj en la loko -- O1/4o diris al la Vilulo: "Bonvolu rakonti al ni." "Mi ne estas bona rakontisto," estis la respondo; "sed mi kantas kvazaŭ birdo." "Ĉu korako aŭ korvo?" demandis la Vitra Kato. "Kvazaŭ kantobirdo. Mi pruvos tion. Mi kantos kanton kiun mi mem verkis. Diru al neniu ke mi estas poeto, ĉar eble oni volus ke mi verku libron. Ne diru ke mi povas kanti, por ke oni ne volu ke mi faru diskojn por tiu aĉa fonografo. Ne havas tempon por esti publika bonfarulo, do mi nur kantos al vi ĉi tiun kanteton por distri vin." Ili tre volonte distriĝis kaj aŭskultis interesate dum la Vilulo ĉantis la ĉisekvajn versojn laŭ melodio kiu ne estis malplaĉa: Mi kantos nun Ozlandon, hejmon de mirigaj bestoj Kaj fruktoj, floroj, ĉiaj gloroj kaj de belaj nestoj, La loko de magi' scienca kie ne surprizas Ke miriga1/4oj trovas sin konstante kiam krizas. Nin regas ĉarma knabineto kiun feoj amas, Kun sorĉa sceptro, kies justaj leĝofaroj famas; Kaj feliĉigas la popolon ŝia koro pura, Dum ĉiun bezonulon helpas ŝia vol' ebura. Kaj jen Princino Doroteo, dolĉa kiel rozo, Knabino el Kansaso, land' sen feoj laŭ supozo. Kaj jen lerta 'Timigil' kun sia korpo pajla, Li diras vortojn saĝajn tre per sia menso tajla. Mi ne forgesu Noĉjon Hakan, estas li el stano, Komplezon ĉian faras li per delikata mano. Nek Ŝancel-Insektan Profesoron multe grandigitan, Impreson faras vere li fiere eruditan. Ho Joĉjo Kukurbkapo estas kara kamarado, Sur Gumpo li famiĝis dum la aerrajdado. La Segĉeval' 'stas bela best', el ligno li fariĝis; Li faras lertajn agojn kvaz' el karno li estiĝis. La Leonon Malkuraĝan ja ĉiu homo konas, Li tremas time dum li muĝas se danĝero fonas, Sed brave agas li samkiel ĉiu ajn leono Ĉar scias li ke malkuraĝ' ne estas por la bono. Tiktoko, nu -- tre stranga li, mekanisma viro -- Risorte li parolas, marŝas laŭ mekanisma iro. Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas manĝi, Tamen ni alian manĝon hastas tuj aranĝi. Nu, estus malfacile nomi ĉiun ulon strangan; Pro tio pozicion havas Oz unuarangan. Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava; Kaj Naŭ Porketoj loĝas en palaco ora grava. Tra l' mondo serĉu, trovos vi neniun fremdan landon En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon. Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato, Kun Vuzo, Miksĉifon-Knabin', je l' hodiaŭa dato. Al O1/4o tiom plaĉis tiu kanto ke li aplaŭdis la kantinton per kunfrapado de la manoj, kaj Ĉifoneroj imitis lin kunfrapante siajn vatitajn fingrojn, kvankam ili faris nenian bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj -- malforte, por ne rompi ilin -- kaj la Vuzo, kiu dume dormis, vekiĝis por demandi pro kio oni bruas. "Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke mi establu opertorupon," komentis la Vilulo, al kiu plaĉis la scio ke oni ŝatas lian kontribuon. "Voĉo, ĝuste nun estas iomete trejnomanka; rustiĝinta, eble." "Diru al mi," diris la Miksĉifona Knabino fervore, "ĉu tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ĉiuj loĝas en la Lando Oz?" "Ĉiuj. Mi eĉ forgesis unu: la Palruĝan Katidon de Doroteo." "Nekredeble!" kriis Fuŝulo, eksidante kaj aspektante interesita. "Palruĝa Katido? Absurde! Ĉu el vitro?" "Ne; nur ordinara katido." "Do ĝi ne povas multe valori. Mi havas palruĝan cerbon, kaj oni povas vidi ĝin funkcii." "La katido de Doroteo estas tute palruĝa -- ne nur la cerbo -- escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heŭreka. Multe amata en la reĝa palaco," diris la Vilulo, oscedante. La Vitra Kato ŝajnis ĉagrenita. "Ĉu vi opinias ke palruĝa katido -- ordinara vianda kato -- estas egale bela kiel mi?" ŝi demandis. "Ne povas diri. Gustoj varias, sciu," respondis la Vilulo, denove oscedante. "Sed jen sugesto kiu eble helpos vin: amikiĝu solide kun Heŭreka kaj vi bone sukcesos en la palaco." "Mi jam estas solida nun; solidvitra." "Vi ne komprenas," respondis la Vilulo, dormeme. "Ĉiukaze, amikiĝu kun la Palruĝa Katido kaj vi estos bonsukcesa. Se la Palruĝa Katido malrespektos vin, oni rompos kun vi." "Ĉu iu en la reĝa palaco rompus Vitran Katon?" "Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj aspektu humila -- se vi povas. Kaj nun mi enlitiĝos." Fuŝulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke ŝia palruĝa cerbo okupadis sin longe post la endormiĝo de la ceteraj grupanoj. Ĉapitro 12: La giganta histriko Ĉapitro 12 La giganta histriko La sekvan matenon ili ekveturis frue je la sunleviĝo por sekvi la vojon de flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. La malgranda Manĝtula knabo komencis laciĝi pro la longa marŝado, kaj lian menson okupis multaj aferoj aparte de la eventoj de la veturo. En la mirinda Smeralda Urbo, kiun li baldaŭ atingos, estis tiom da strangaj kaj kuriozaj personoj ke li duone timis renkonti ilin kaj demandis al si ĉu ili montriĝos amikemaj kaj afablaj. Super ĉio, li ne povis peli el sia menso la gravan taskon por kiu li venis, kaj li firme intencis dediĉi ĉiun energion al trovo de la objektoj necesaj por prepari la magian recepton. Li kredis ke antaŭ ol kara Onĉjo Nonĉjo reviviĝos li ne povos senti ĝojon pro io ajn, kaj ofte li volegis ke Onĉjo ankoraŭ estu kun li, por vidi la multajn mirinda1/4ojn kiujn O1/4o nun vidas. Sed ve Onĉjo Nonĉjo nun estas marmora statuo en la domo de la Kurbiĝinta Magiisto kaj O1/4o nepre ne ŝanceliĝu dum sia strebo savi lin. La lando tra kiu ili pasis estis ankoraŭ roka kaj dezerta, kun tie kaj tie arbusto aŭ arbo por rompi la mornan pejzaĝon. O1/4o rimarkis unu arbon, precipe, ĉar ĝi havis tiom longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li proksimiĝis al ĝi li studis la arbon intense, demandante al si ĉu fruktoj kreskas sur ĝi aŭ ĉu ĝi naskas belajn florojn. Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe -- almenaŭ de kvin minutoj -- kaj ĝi restas en tiu sama pozicio, kvankam la knabo daŭre plumarŝas. Do li ekhaltis, kaj kiam li haltis, la arbo kaj la tuta pejzaĝo, kiel ankaŭ liaj akompanantoj, plumoviĝis preter lin kaj longe postlasis lin. O1/4o sonigis tian mirkrion ke ĝi vigligis la Vilulon, kiu ankaŭ ekhaltis. La aliaj ankaŭ ekhaltis, kaj retrenmarŝis al la knabo. "Kio estas?" demandis la Vilulo. "Nu, ni tute ne moviĝas antaŭen, negrave kiom rapide ni marŝas," deklaris O1/4o. "Nun, haltinte, ni moviĝas malantaŭen. Ĉu vi ne vidas? Nur atentu tiun rokon." Ĉifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris: "La flavaj brikoj ne moviĝas." "Sed jes la tuta vojo," respondis O1/4o. "Vere; tute vere," konsentis la Vilulo. "Mi konas ĉiujn trompagojn de ĉi tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj mi ne atentis pri kie ni estas." "Ĝi reportos nin al kie ni komencis," aŭguris O1/4o, komencante esti nervoza. "Ne," respondis la Vilulo; "ĝi ne faros tion, ĉar mi scias rimedon por venki ĉi tiun trompeman vojon. Mi jam antaŭ nun veturis laŭ ĉi tiu vojo, sciu. Turnu vin, ĉiuj, kaj marŝu malantaŭen. "Kiel tio helpos?" demandis la kato. "Vi scios, se vi obeos min," diris la Vilulo. Do ili ĉiuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis iri kaj komencis marŝi malantaŭen. Tuj O1/4o rimarkis ke ili progresas kaj dum ili pluiris laŭ tiu kurioza maniero ili baldaŭ preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al la problemo. "Kiom longe ni devos daŭrigi ĉi tion, Viĉjo?" demandis Ĉifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ĉiufoje restariĝis ridante pro la akcidento. "Nur iomete pli," respondis la Vilulo. Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu sin kaj antaŭenpaŝu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis sin marŝantaj sur solida tero. "Tiu tasko bone finiĝis," komentis la Vilulo. "Estas iom tede marŝi malantaŭen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi tiun parton de la vojo, kiu trompe retrenglitas kaj portas kun si ĉiun personon marŝantan sur ĝi." Kun novaj kuraĝo kaj energio ili nun pene marŝis antaŭen kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratranĉis malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambaŭflanke. Ili tramarŝis tiun tranĉa1/4on, kunparolante, kiam la Vilulo ekprenis Ĉifonerojn per unu brako kaj O1/4on per alia kaj kriis: "Haltu!" "Kio estas nun?" demandis la Miksĉifona Knabino. "Vidu!" respondis la Vilulo, indikante per sia fingro. Ĝuste en la centro de la vojo kuŝis senmova objekto kiun plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj aspektigis ĝin kvaroble pli granda. "Nu, kion pri ĝi?" demandis Ĉifoneroj. "Tio estas Ĉis, kiu kaŭzas multe da ĝeno sur ĉi tiu vojo," estis la respondo. "Ĉis? Kio estas Ĉis." "Mi kredas ke ĝi estas nur trokreskinta histriko, sed ĉi tie en Oz oni opinias Ĉison fispirito. Li malsimilas al ord'nara histriko, ĉar li povas 1/4eti siajn sagplumojn ĉiudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom danĝerigas maljunan Ĉison. Se ni tro proksimiĝos, li pafos tiujn sagplumojn kontraŭ nin kaj severe damaĝos nin." "Do estus malsaĝe tro proksimiĝi," diris Ĉifoneroj. "Mi ne timas," deklaris la Vuzo. "La Ĉis estas malkuraĝa, mi estas certa, kaj